Friday, March 30, 2012

La naturo - gruo

Miaj kokinoj ne vidis ankoraŭ tiujn grandajn birdojn, la unua  rimarkis ilin virkoko, do ĝi anoncis pri tia evento per sia karakteriza voĉo kaj ĉiuj rapide forkuris.  La situacio estis tre simpla, ĉar paro de gruo vizitis mian herbejon serĉante la nutraĵon. Estas
frua printempo, do gruoj serĉas ĉie la manĝaĵon. Ili volonte manĝas, semoj, ranoj,
moluskoj, fiŝoj, insektoj.
Ili havas laŭtegan voĉon kiel trumpetado “kru-kru”. Mi rimarkis, ke   ili sufiĉe frue revenis el varmaj landoj, kaj estadis proksime de nia regiono. Mi ankoraŭ precize ne konas kiom da paroj estas en nia distrikto.

No comments: