Friday, January 27, 2012

Sociaj kaj politikaj aferoj

Al mi la pakto ACTA ĝis nun estis nur, literumoj ,kaj eĉ nenion signifa. sed kiam junaj poloj en niaj grandaj urboj, Wrocław, Poznań, Lublin kaj aliaj komencis protestojn sur la stratoj kontraŭ la pakto ACTA, do mi ekinteresiĝis pri ĝi. Ni poloj eksciis pri ĝi en la lastaj tagoj, kiam nia ŝtato esprimis volon kaj determinon  subskribi ĝin en Tokio. Kaj finfine la pakto estis subskribita fare de ambasadoro en Japanio, malgraŭ protestoj de miloj junaj poloj. Estas strange, ke nia registraro diras, ankoraŭ okazos diskutoj kaj kunsidoj kun interretanoj. Jam post fakto, kia pensado.
Kiam mi aŭskultis en nia radio, ke unu parlamentano de EU donis la voĉon "por", sed aliaj ankaŭ, kvankam li kaj ili, ne konis la aferon, do mi demandas, ĉu ili bone plenumas siajn devigojn. Aparta afero, iliajn privilegojn kaj troigan salajron, al ni simplaj civitanoj, tio neimageble, kaj nejuste.
Europa Unio kalkulas 27 landojn, kaj du el ili ne subskribos la pakton Cypro kaj Slovakujo.
Mi komprenas, oni devas protekti aŭtorajn rajtojn, sed jam ekzistas diversaj malpermesoj. Pri kio iras en tiu ĉi pakto, eble temas pri cenzuro aŭ ion alia...

Kaiam, junaj homoj protestas grandskale, nia ĉefministro diras kaj paciencas, ankoraŭ la pakton devas proklami la pola parlamento kaj fine meti subskribon,  prezidento, do la afero malferma.

No comments: