Saturday, January 7, 2012

Sen kategorio, - pensoj, amikeco

Se la amikeco taksiĝas, en nia hodiaŭa epoko, kiel elementoj de delikateco kaj humanismo, en antikvaj epokoj, dum kiuj, pli multe superregadis  la spirita kaj morala elementoj, ili havas pli fortan rekonon en la vivo de la homoj.
Laŭ la klasika percepto, la amikeco konsistas el faroj kaj vortoj. Mi pensas, ke ambaŭ faktoroj estas same gravaj, sed detale konsideri, farojn, kompreneble bonaj, superpeziĝas ol vortoj. La amikeco sen faroj estas senvalora.

Tial Aristotleo diras  "Perfekta estas la amikeco de la bonuloj, kaj virto de la similuloj". Kiam, mi konsideras el ĉi tiu frazo, vortoj, 'bonulo' kaj 'similulo', kia bela perfektaĵo, ĉu ĝi ekzistas? Certe jes.  Sed pro atingi ĉi tiun celon, oni devas plenumi bazan kondiĉon, esti bona je ĉia paŝo de la vivo. Kaj, vere difini similulo, al mi estas malfacila, eble tio signifas bonajn rilatojn en edzeco, aŭ, el nia esperanta kampo,- homoj paronantaj la saman lingvon.

Kiel oni taksas la sencon de la amikeco, por ke ĝi bone funkciu, kaj evoluiu, oni devas plenuni la antaŭkondiĉoj inter diversaj indiduoj, grupoj, rondoj, asocioj, kluboj, k.t.p. La simileco en la opinioj, en la pensmanieroj kaj en preferoj, en la aspiroj, en la interkompreniĝo kaj en konfido. Ĉi tiuj elementoj estas la kondiĉoj, kiuj kreas la amikecon, sed por ĝia starigo estas bezonataj aliaj ecoj: la repaciĝemo, la sincero, kaj la kredo. Iomete pri la kredo.
Ni esperantistoj ĝuste  havas la kredon al nia Esperantujo, larĝe komprenate. Ni devos verve vivi en nia kredo, kaj ĉiutaga gastamo inter esperantistoj. Mi pensas ankaŭ pri la retejo, ĉar la reto estas ega potenciala potenco.
La spirito de la kreinto de la lingvo Esperanto, spronu la krean impulson, kaj amikecon, por ke nia ideo ne forperdoĝu.

2 comments:

Denis Conrado said...

Vere, la amikeco kaj Esperanto promenas kune; Vi provu kiam sendis afablan mensagxon al mi en Lernu.net. Tre dankon!

Piotr said...

Mi pensas, ke bone celis pri esperanta amikeco nia prezidanto de UEA dum inaŭgura parolo de Universala Kongreso en Kopenhago. Mi legis ĝin en revuo "Esperanto". Vian peton mi plenumis. Dankon.