Friday, January 13, 2012

La vintro- 2012

Ĝisnuna vintro en mia regiono tute ne rememorigas la antaŭan  vintron, tiu ĉi 2011. La diferenco principa, nun malabundi  neĝon kaj froston, la aero atingi plusan temperaturon. Mi eĉ aŭdis, ke sude de mia lando elflugis abeloj el abelujoj, ĝi estas danĝera simptomo al ili.
Oni diras, ke de tempo al tempo okazis simila situacio ankaŭ en aliaj periodoj, do klimatistoj trankviliĝas homoj pri iom stranga vintro kaj diras, ĉio en ordo. Kvankam la samaj klimatistoj prognozas baldaŭ veran vintron. Ĉu kredi aŭgurojn, ja hodiaŭ 13a januaro. Sed sincere konsideri la vetero ĉiam estas ne videbla.

Miaj okuloj ĝojiĝas preskaŭ ĉiutage al la bildo - tri paŝantaj kapreoloj sur grenvintra kampo, ili jam alkutimiĝis al mi, mi tiel pensas. Certe unu el ili naskiĝis proksime de mia domo en apudaj arbustoj, do mi vere protektas ilin, kiam alvenis ĉasistoj, mi ilin forpelis. La ĉirkaŭaĵo al kapreoloj vere estas maldanĝera kaj kvieta, antaŭ ĉio malproksime de aŭta movo kaj malĉeesto de homoj

2 comments:

Marie CHESNELLE said...

Dankon pri via mesaĝo sur mia blogo! Tamen, de kelkaj tagoj, la vintro vere estas ĉe nia pordo. Ege frostas ĝis -15°C nokte kaj ĝis -9°C tage en Belgio...

Piotr said...

Jes, la vintro frapis Eŭropon, kaj precipe la frosto. Ĉe mi la temperaturo hodiaŭ atingis - 17*C nokte, sed tage iom malpli, ĉar sunas. Estas ankaŭ en mia distrikto preskaŭ senneĝe. Oni prognozas ankoraŭ pli akran froston.
Kara, kiam mi vizitas ian esperantan taglibron, mi klpodi io enskribi en ĝin laŭeble, ĉar tio atestas pri nia esperanta amikeco.
Mi ankaŭ dankas al vi.