Wednesday, September 30, 2020

Abeloj - miaj abeloj en 2020


 Mi longe ne skribis pri abeloj, sed nun iom da notoj. Mia abelejo pli grandiĝis, kvankam mi ne intencis tion fari. Tio estis specifa jaro por abelsvarmiĝo. Estis tagoj, ke mi eĉ kaptis du abelsvarmojn, kaj finfine eĉ ne havis ujon por lokigi ilin en konvena loko. Mi memoras, ke kelkaj abelsvarmoj forflugis fore. La sitacio okazis, kam mi ests malsana, kaj revenis el hospitalo, do tio por mi estis malfacila afero, ankaŭ eblas, ke tio kaŭzis ne tro pozitive al mia sano.
Mi jam anoncis, ke jaro estis specifa, unue: frua printempo frostiĝis, kaj abeloj ne havis nutraĵon, due: mankis taŭgaj plantoj, kiuj havis nektaron. Kaj ĝenerale al abeloj mankis manĝado, pro tio abeloj produktis ne tro multe da mielo. En monatoj julio, aŭgusto, septembro abeloj jam malsati, do, okazi ankaŭ ŝteloj de mielo el aliaj abelujoj, nur tiam, ke svarmo estis malforta. Ĉe mi ankaŭ tio okzis. Tio estis tial, kiam mi ne zorgis rapide doni al svarmoj konvenan maĝadon. Plej parte ili estis ŝtelitaj aŭ mortis pro manko de manĝado. Ĝenerale, tio estis malfacila jaro por abeloj, kaj abelistoj

1 comment:

Piotr said...

De kelkaj tagoj vetero sufiĉe agrabla, sunas, preskaŭ senvente, temperaturo +16 - 19 gradoj. Do, abeloj gaje flugas, eĉ hodiaŭ, mi rimarkis ĉe piedoj ili havis polenon, eble ili pripensis printempo ekiĝis?
Kaj kokcineloj urĝe serĉas lokon en varmaj abelujoj.
Hodiaŭ sabato- 24.10, mi memoras ian jaron, ke ĵus dudek kvaran de oktobro jam neĝis, kaj sekvan jaron iom frostis. Tiu ĉi vetero restis la sama ĝis aprilo sekvonta jaro.