Wednesday, September 14, 2016

Rezolucio pri Pollando en parlamento EU

Ne pripensu, ke mi tedas, kiam skribas pri polaj aferoj. Sed, ĵus hodiaŭ en parlamento de EU /eŭropa  unio/ oni akceptis rezolucion, en kiu  malaprobas agojn de pola registaro, lige kun tio, ke ĝi malobservas leĝon en Pollando. Karaj amikoj, se vi sekvas ĉi - situacion, en Pollando ĉio iras en bona direkto. Nur pola opozicio, kiu perdis influon en politika vivo kaj privilegiojn ne povas tion akcepti, kaj iras al eŭropaj instancoj por helpo. Tiu ĉi rezolucio kreis ĉefe homojn, kiuj ne deziras al Pollando sukceson en reformado de lando. Ĝi estas kurioza decido, ke aliuloj provas instrui polajn civitanojn en bazaj principoj. Ne kredu, ke en Pollando okazas malpaciencaj, kaj strangaj aferoj.

6 comments:

L Fernandez said...

Nu, tio estas, kompreneble, bona novaĵo por Pollando. Fidu al mi kiam mi diras, ke la opozicio ne venkas sian apelacion. Mi ankaŭ esperas, ke teritoriaj disputoj en mia lando solvos post ne longe.

Piotr said...

situacio politika en mia lando estas iom komplika por eksterlandano. Oni devas profunde sidi en la temo, sed ne ĉiuj interesiĝas pri politiko. Bonvolu skribi pri kio temi, se iras pri teritorio en via lando?

L Fernandez said...

Mi konsentas, ke politikaj aferoj estas tre komplikaj. Tio samas en mia lando. Temas pri la maraj disputoj kaj la teritorioj ene la maro, kie ene ĉi tiuj teritorioj kaŝas abundaj naturaj rimedoj. Niaj najbaraj landoj batalas por kiu rajtas uzi kaj esplori la naturajn rimedojn. Nu, nia lando ne avaras la tutan regionon de la maro, sed nur tiun, kiun estas ene nia Ekskluziva Ekonomia Zono(EEZ) fiksita en la Unuiĝintaj Nacioj Konvencio ĉe la Mara Leĝo![UNCLOS, angle].

P.S. Mi esperas, ke mi ne tediis vin pro nia landa problemo.

Piotr said...

Bone estas, kiam diversajn problemojn /eĉ teritoriaj/ inter landoj oni solvas pace, sed kiam landoj kaj grupoj solvas problemojn malpace, do tio iras al militoj. Homoj ne ĉiam scipovas reale taksi aferojn, ĉu ne?

L Fernandez said...

Prave! Ni ĉiuj estas el unusola raso. Mi tute konsentas kun vi.

Piotr said...

Nia lingvo Esperanto helpas, por ke mondo estu pli iom pli bona. Sed, kompreni alian homon, lia/ŝia psiko estas tre malfacila. Ĉu estos ora rimedo por atingi pacon en la mondo?