Wednesday, June 1, 2016

Tago de infano - 2016

Nepo,  Adaś - pentristo
Nepo, Franio - libristo
Tio estas festo por infanoj, kaj ni plenkreskuloj devas nepre pri tio memori. Oni ĉi feston solenas de 1950 jaro. Sed ne en ĉiu angulo de la mondo infanoj havas feliĉan infanecon, certe ne. Kiam ni vidas plorantajn infanojn pro sufero, niaj okuloj ankaŭ larmas. Deziro -  por ĉiam estu rideto sur vizaĝo de infanoj.
Letero al miaj nepoj - ĝi estas la unua, kaj mallonga.
Karaj, kresku rapide, kaj estu ĉiam sanaj, gajaj, feliĉaj. Antaŭ vi la vivo malfermas sian longan perspektivan vojon, do estu kuraĝaj, kaj akceptu sukcesojn, sed evitu malsukcesojn.
Eble vi iam tralegos tiujn ĉi vortojn, kaj pripensu pri sia avo.

2 comments:

Jesus GC said...

Gratulojn per viaj nepoj, ili estas tre beluloj infanoj.

Piotr said...

Dankon, pro gratulo. Por ni avoj, ĉiam nepoj estas ĉarmaj.