Thursday, April 14, 2016

Antaŭ 1050 jaroj Pollando akceptis bapton

Por ni poloj, tio estas grava evento. Ĵus, hodiaŭ okazas grava datreveno en Pollando. Nome, en la jaro 966 Princo Mieŝko I  en la urbo Gniezno en katolika katedralo akceptis sanktan bapton. Pro tio Pollando apartenis krom aliaj landoj al Eŭropa Familio. Ankaŭ pro tiu fakto najbaraj landoj aprezis tion, kaj komencis estimi Pollandon.
Oni devas aldoni, ke kredo en Dio pliproksimiĝis diversaj gentoj polaj kaj cementis unuecon de nacio.
Solenaĵoj ekis hodiaŭ kaj daŭros tri tagojn.

 Aktualigo - 15.04.2016
La dua tago de solena datreveno  estis en urbo Poznań. Tien kunvenis Nacia Kunveno – ambaŭ ĉambroj de Pola Parlamento, oni devas substreki, ke tio estis la unua kunveno ekster Varsovio.
Bapto de Pollando estis mejla ŝtono en ekzisteco: ŝanĝiĝis sur nia teritorio morala ordo kaj ni eksentis pli profunde eŭropanoj.
Dum tiu ĉi kunveno oni proklamis alvokon:
Ni parlamentanoj esprimas dankemon al kreintoj de ŝtato kaj por ĉiuj sekvaj polaj generacioj, kiuj fidele  daŭris ĉe principoj de nia suvereneco.

2 comments:

Jesus GC said...

Interesa historia informado sed mi pensas ke en la nunaj tempoj la Ŝtato devas esti apartigita de la Religio.

Piotr said...

Jes, vi pravas. Sed ni memoru, ke religioj ĉiam iris kun homoj, kaj kulturo de eŭropanoj devenis el krista religio.