Sunday, March 20, 2016

La printempo - 2016

Sur herbejo krokusoj, sed ili jam velkas
La printempo ekas hodiaŭ dimanĉe, 20-an de marto. Temas kompreneble pri astronomia printempo. Sed kalendara printempo ekos lunde.
Do, laŭ astronomoj tio aspektas tiel, ke tago egalas same kiel nokto, ambaŭ partoj, nokto kaj tago daŭras po 12 horoj. Kaj de hodiaŭ tago estos pli longa je 3 minutoj.
Mi ankaŭ rimarkis, ke vetero estas pli favora al ni, hodiaŭ tagmeze eĉ +8*C  kaj iomete sunis. Miaj abeloj alportis al siaj abelujoj polenon - ĝi estis blanka koloro.
Mi ankaŭ dum pasinta semajno riparis dometojn por birdoj, havu birdetojn trankvilan lokon.

2 comments:

Mr No Idea said...

Ĉi tie en Kamboĝo, estas neelteneble varmega, ĉirkaŭ 36-37° C. Sed nokte estas malvarma kaj venta. Dormi ekstere la domo estas pli komforta.

Piotr said...

Mi bone konas varmegan veteron, ĉar en Pollando la lasta somero estis varmega, do mi fartis malbone. Oni aŭguras, ke ĉi somero estos ankaŭ simila. Mi verŝajne dormos en kelo? Dankon pro komento - kara amiko. Samtempe mi deziras pli favoran veteron. amike