 |
Sur herbejo krokusoj, sed ili jam velkas |
La printempo ekas hodiaŭ dimanĉe, 20-an de marto. Temas kompreneble pri astronomia printempo. Sed kalendara printempo ekos lunde.
Do, laŭ astronomoj tio aspektas tiel, ke tago egalas same kiel nokto, ambaŭ partoj, nokto kaj tago daŭras po 12 horoj. Kaj de hodiaŭ tago estos pli longa je 3 minutoj.
Mi ankaŭ rimarkis, ke vetero estas pli favora al ni, hodiaŭ tagmeze eĉ +8*C kaj iomete sunis. Miaj abeloj alportis al siaj abelujoj polenon - ĝi estis blanka koloro.
Mi ankaŭ dum pasinta semajno riparis dometojn por birdoj, havu birdetojn trankvilan lokon.