Saturday, May 30, 2015

La monato majo

Ĉu vi rekonas ĉi planton, kaj kiel ĝi aspektos poste?
Monato majo, mia majo,
Ankoraŭ momento,kaj ĝi pasos.
Ĉu ĝi similis al antaŭaj?
Unuavide, mi konfirmas, ke ĝi similas.
Sed, mi memoros ĝin kiele senpluva,
Kaj pro elekto de prezidanto
Prezidanto de Pollando.

Monday, May 25, 2015

Polaj aferoj - Prezidanto

Pollando havas novan prezidanton, lia nomo estas Andrzej Duda. Li ricevis 51.5% da voĉoj, kaj ĝis nuna prezidanto Bronisław Komorowski 48.5%

Sunday, May 24, 2015

Tio kaj alio -hundino

Hundino "kaja"  
Mi promenis sur nia loka vojo, tio estas proksime de mia domo. Kaj rimarkis mi, ke mia hundino ankaŭ estas iom malproksime de mi, do mi rimarkante ĝin vokis al ĝi, por ke ĝi venu al mi. 'Kaja' ĝi tiel nomiĝas aŭdante mian voĉon tuj alproksimiĝis al mi, sed tuj alveturis al ni aŭto. Mi volis mian hundinon preni en brakumojn, por ke savi ĝin de akcidento, ĝi probable timiĝis kaj forkuris rekte sub la aŭto. La aŭto moviĝis rapide, 'kaja' nur tuŝis ŝirmilon de lefta rondo de aŭto, sed tio aspektis tre danĝere. La hundino kuŝis sur vojo kaj ĝi ankoraŭ vivis. Mi prenis ĝin en manoj, pensante, ke al ĝi estas la lastaj minutoj de la vivo. Ĝi skuis sin. Mi alportis ĝin hejmen. Feliĉe, ĉio estas en ordo, sed ni ambaŭ spertis la grandan ŝokon.

Thursday, May 21, 2015

Polaj aferoj - debatoj de kandidatoj

De maldekstre A. Duda, dekstre B. Komorowski


La unua debato inter du kandidatoj al ofico de prezidanto de Pollando okazis  la lastan dimanĉon, kaj la dua okazos hodiaŭ vespere.
Ĉu la unua estis interesa? Laŭ mia opinio ĝi estis interesa, sed la aferoj tuŝitaj en ĝi estis ĝenerale konataj, ĉar ambaŭ kandidatoj parolis pri ili dum siaj diversaj renkontiĝoj. Mi prezentu tiujn ĉi kandidatojn: la unua estas nuna prezidanto sur la foto - dekstre, kaj la dua eŭro deputito - maldekstre. Laŭ diversaj aŭguroj ambaŭ kandidatoj havas egalan ŝancon por estiĝi prezidanto de Pollando.

 

Tuesday, May 19, 2015

Tio kaj alio - vetero

 Mi serĉis proverbojn pri monato majo estas  multe en la pola lingvo, sed mi ne trovis konvenan por nuna situacio. Malgraŭ ĉio mi citas kvankam unu el ili. "Gdy Bernard grzmi i deszczy, czerwiec z pogodą, a lipiec z wodą" -'Kiam Bernardo fulmotondras kaj pluvas, tiam dum junio milde, kaj dum  julio pluvos' Mi aldonu, ke hodiaŭ ni festas antaŭnomon Bernardo. La monato majo - kiel ĝi estas seka, tio aŭguras malbonan sciigon. Tio tuŝas mian regionon. Mi hodiaŭ mezuris nivelon de akvo en mia lageto ĝi estas - minus 42cm. Sekeco, sekeco, kaj ankoraŭ sekeco.

Wednesday, May 13, 2015

Mia lageto - 40

La pumpo
Tereno  sur kiun kuŝas lageto kalkulas ĉirkaŭ 1 hektaro de grundo, sed la sama lageto mezuriĝas ĉirkaŭ 08 ha, restaĵo ampleksas arbareton, kaj herbejo. La tutaĵo apartigas je du partoj, do mi jam el la dua pli malgranda pumpas akvon al pli granda parto, por havi akvon en ĝi. Malgraŭ ĉio la nivelo de akvo estas tro malalta, sed ankoraŭ sekura. Krome, surfaco de lageto kovriĝas tra akvaj plantoj. Mi havas ideon por pliprofundigi lageton, sed tio postulas multe laboron, kaj monon. Por hodiaŭa tago la nivelo de akvo en lageto estas minus 39 cm.
Rapide kreskantaj plantoj sur lageto


Tuesday, May 12, 2015

La naturo - platbeka anaso

Anasa patrino kun idoj
Ho,kiel bela spektaklo prezentas al mi junajn idojn de anaso! Mi ilin filmis, sed la filmo ne estas tro bona. Kion ili faris sur akvon? Ili estis tre viglaj, kuradis por muŝoj tre rapide, preskaŭ saltas, tio daŭras senĉese. Okazis, ke unu el ili forfluas tro fore, do 'patrino' rimarkas, kaj tuj alvokas ĝin.
Sur mia lageto la 3 anasoj nestiĝis, kaj ankoraŭ unu nestiĝas. Bedaŭrinde de la kvina perdis ovojn probable iu besto manĝis ilin.

Sunday, May 10, 2015

Mia familio

Nepoj ankaŭ kun ni interparolas!
Hodiaŭ mia familio kunvenis kune. Ĉefe pro tio, por ke ni gaje travivu liberan tempon, babili pri diversaj aferoj. Mi aldonu, ke mia filo revenis el Usono, kaj rakontis precize pri sia vojaĝo, li partoprenis sciencan konferencon. Krome ni ĉiuj balotis por elekti prezidanton.

Internaj aferoj de Pollando - baloto por prezidanto

La 10-an de majo okazas baloto por prezidanto de Pollando. Al fotelo de prezidanto pretendas 11 kandidatoj.Tio estas tre emocia tago en la jaro, ja temas pri elekto la plej grava persono de lando.

Thursday, May 7, 2015

Mia familio- nepoj

Kvankam diferenco inter tiuj ĉi beboj estas du monata, sed unuavide diferenco nenia. 'Adaś' pli aĝa, de dekstra flanko timigas 'Franio', do li havas mienon ne gajan.

Sunday, May 3, 2015

La printempo - 2015

Familio de orioloj
Alvenis majo, mia la plej ŝatata monato en jaro, ankaŭ kun majo alflugis mia ŝatata birdo. Jes, mi hodiaŭ aŭdis atenditan voĉon de tiu ĉi bela birdo. Vere, mi sopiris por monato majon, kaj birdo kompreneble nomiĝas oriolo. Pardonpetu al mi, la foton mi ĉerpis el retejo, kaj mi suspektas, ke ĝi ne estas vera, ĉar al mi tio ne eblas, ke ĉiuj birdoj sidas trankvile sur branĉo.