Friday, February 28, 2014

La lageto - 24

La bildo prezentas lageton "Kazio"
 Ĉi-foje pri nivelo de akvo en lageto. Mia ega embarasiĝo, tio tuŝas malaltan nivelon de akvo. La vintro estis preskaŭ senneĝa pro tio mankas  akvo en lagoj, lagetoj, ankaŭ en grundo. Kiam arboj komencas preni akvon kaj suno kaŭzos vaporiĝi en aeron, estos teruraĵo. La nivelo de akvo en lageto  -22cm







Esperanto - 14, - humaraneco

En la unua numero de revuo 'Esperanto' nia prezidanto de UEA diras malferme, kiel ni devas fari por ke fariĝi amasmovado, temas kompreneble pri la lingvo Esperanto. Interalie, ni estu konsciaj, ke ni ne vendas lingvon, sed la plej grave homanarecon.

 Kiel mi komprenas tiun ĉi vorton, homanareco, do mi en mia medio informas konatojn pri la lingvo Esperanto, kaj ĝia senco, boneco, utileco, facileco en interrilatoj kun homoj en la mondo. Kio evidentiĝas, ke pli multo el ili neniam aŭdis pri Esperanto.

Sunday, February 23, 2014

La vintro - 2013

Mi cele prezentas vintran pejzaĝon, 2014, por memorigi ĝin.
Ĉu jam ekis la printempo? Ja hodiaŭ estas 23 de februaro, kaj estus povanta ankoraŭ vintro kun neĝo kaj frosto eble, sed estas alie, sunbrilaj radioj donas varman veteron.  Jam de tri tagoj mi observas viglecon en naturo, precipe, longaj ŝlosiloj sur blua ĉielo vidata  de anasoj ŝvebas de sude al norda direkto. Ankaŭ vekiĝis abeloj, kvankam verdire ili tion faris de la unuaj tagoj de februaro, kaj ĵus hodiaŭ estis ilia apogeo, ĉar amase elflugis el abelujo, eĉ ili kunportas polvon sur iliaj piedoj, do oni devas supozi, ke abela patrino ekis preparo por fekunda naskiĝado.
Interese,  ĉu tendenco estos konstanta, kaj dauros ĝis kalendara printempo? Kaj tio kompreneble montriĝi, ke klimato ŝanĝiĝas sur nia tero.

Saturday, February 22, 2014

Eksterlandaj aferoj - Ukraino


Parlamentanoj de Ukraino

Aleks Uspechov

 -  20 lut 2014
Al ĉiuj organizaĵoj de justeco en la mondo.
Popolo de Ukrainio bezonas vian helpon.
Janukoviĉ komencis "antiteroristan"  militon kontraŭ la popolo. Komandas la militon gvidanto el Rusio sendita al Ukrainio fare de Putin. La milito iras en tuta teritorio de la lando. Faŝistoj de la registaro murdas milojn de homoj, karcerigas dekmilojn senkulpajn homojn laŭ elpensitaj maljustaj "krimoj". Ĉu la mondo permesos murdi 46 milionojn da ukraina popolo por amuzo de Putin kaj reĝaj ambicioj de Janukoviĉ?

Thursday, February 13, 2014

Esperanto - 13

La knabino jam ekis laboron...
Kial ne? Se nia Esperantio estas la mondo, do ni eble klopodu pri la mono?
Mi tiel titolis la bildon, kiun mi elpensis ĉe Google+, kaj publikis en la rubriko 'miaj societoj' - "Esperanto"
Kaj, kion ĝi tuŝas, ĵus la monon, ĉar nia Esperantio bezonas ne nur bonan, fleksan lingvon, profundan ideon, kaj aliaj, sed ĝuste multe da mono. Kiel ĝi akiri? La lasta frazo el la bildo sonas: Malgraŭ ĉio provu, sufloris koro... La unua paŝo estis farata, ĉar iu esperantisto de tiu ideo jam projektis aspekton de mono. La dua paŝo apartenas por ni.

Saturday, February 1, 2014

La lageto - 23

Michał faras truon en glicio
La lageto estas jam frostiĝinta 18 tagoj, kaj dum tiuj tagoj tavolo de glacio atingis ĉirkaŭ 20 cm. Do ĉi periodo vintra estis vere malfacila pro frosto -10/16*C kaj vento 60km/h, tio kaŭzis, ke vetero malfavoris al ni. Kaj imagu al si, ke hieraŭ estis -8*C, kaj hodiaŭ +2*C dum tagmeze, krome blovis milda suda venteto, ankaŭ brilis suno, la lastaj tagoj sensunaj. Do, kun plezuro oni povis eĉ promeni, sed mi, kaj bofilo kaptis la okazon, kaj faris en glacio de lageto kvin truojn, por havigi fiŝojn freŝan aeron. Mi supozas, ke fiŝojn fartas pli komforte pro tio. Mi memoras kaj komparas la saman periodon la antaŭan jaron. Diferenco estis principa, tiam, dum pasinta vintro, glacio atingis pli ol 30 cm, krome tuj la fiŝoj ariĝis ĉe truoj.