Monday, June 23, 2014

La lageto - 26

Videblaj herboj en lageto.
 Mi sufiĉe longe ne skribis informon  pri lageto, sed hodiaŭ observante ĝin, mi vere malpaciencis. Temas pri malalta nivelo de la akvo en ĝi. Pro tio diversaj akvaj herboj etendiĝas kaj kreskas sub la akvo. Do, surfaco de lageto konstante malpligrandiĝas. Malgraŭ, ke la monato majo estis iom pluvema, sed tio ne sufiĉis plenumi mankon. Mi volas eĉ ne pensi, kio estos dum septembro, kiam ne sekvos pluvoj. Krome tio, formiĝas kotaj insuletoj. Manko de akvo - mezuranta laŭ konstanta punkto -39 cm.

3 comments:

Anonymous said...

Vere ĉarma bildo.

Piotr said...

Dankon. Mi esperas, ke ĉi-jare estos same belaj floroj.

Etuole said...

Kiel vi pritaksas ŝanĝojn sur via lageto post kelkaj monatoj, kaj kiel taksas ĝi hodiaŭ?