Saturday, January 18, 2014

La vintro - 2014

La unua bildo montras mian lageton en vintra pejzaĝo.
La dua bildo montras mian lageton en antaŭ vintra pejzaĝo.
La vintro jam venis, ĝi okazis marde posttagmeze /14-januaro/, mi tion bone estos memoranta, ĉar tiam mi revenadis de ekskursa bicikla vojaĝo de urbo Lipno. Komence neĝetis, sed kiam mi atingis mian loĝlokon, do jam neĝis per grandaj petoloj de la neĝo.
Sekvontan tagon la tero jam estis kovrita per neĝo, krome ankaŭ frostiĝis - -3*C.
Mi devas aldoni, ke specialistoj prognozis al mia lando du alternativojn, la unua amerikana, kiu diris, ke vintro estos milda kaj ne longdaŭra. Kaj la dua soveta, do, ĝi aŭguras vintron akran kaj longdaŭran. Interese, kiu prognozo estos pli trafa. 
Ĝis hodiaŭa momento la vintro estas milda, do tio signifas, ke ĝenerale favora al mi ankaŭ.

Kiam ni komparas ĉi tiujn du fotojn, ni rimarku, kia estas granda diferenco inter la "veteron". Oni povas diri, ke naturo havas egan potencon. Nur dum unu tago, kaj kia ŝanĝo !

4 comments:

L Fernandez said...

Ho, mi ne scias multe pri vintro, ĉar ni ne havas tian veteron en nia lando, sed mi volas sperti ĝin!

Piotr said...

En Mezeŭropo, kie mia lando situas, ni havas 4 sezonojn, kaj nun estas vintro. Por mi persone precipe malfavore estas la vintro kun frosto kaj krome blovas vento, do estas terure malvarme.
Vi ankoraŭ estas juna, do vi certe spertos ĝin, eble en mia lando?
Dankon pro via komento.

L Fernandez said...

Jes! Eble en via lando... Belaj bildoj vi havas en ĉi tie blogo.

Piotr said...

Jes, la vintraj pejzaĝoj estas belaj, eĉ ĉarmaj. La vintro donas grandan ĝojon precipe al gejunuloj kaj infanoj. Sed homoj iom pli aĝaj atendas ĝian finon. Ĝenerale, la vintro kaŭzas al landoj, kie ĝi alvenas pli diversaj kostoj.

Dankon pro via rimarko.