Sunday, January 5, 2014

La naturo - ankoraŭ pri paseroj

Tiun ĉi historieton mi vidis, do tuj prenis fotilo kaj faris filmon. La komenco estis kutima. Amaso da paseroj manĝadis sur korto nutraĵon, kie kokinoj ankaŭ faris la samon. Post la unu momento la tuta grupo de paseroj estis timegigitaj per io, eble kokino, kaj forflugis, sed unu el paseroj ŝanĝis direkton, kaj trafis rekte en fenestron. Do, la trafo estis tragika por la povra pasero. Ĝi falis sur la betonon sen nenia movo, kion mi rimarkis, ke alia el menciita grupo de paseroj tuj alflugis al ĝi kaj komencis revivigon. La situacio daŭris sufiĉe longe, la 'nia kuracisto' faris multon por sanigi ĝian amikon, saltis, kaj ŝanĝadis sian pozicion pikante ĝian kapon, bekon, kolon, sed amiko plue kuŝis senmove. Tamen, mi ne eltenis tion, kaj taksis malfeliĉulon. Ĝi ankoraŭ estis iom varma. La fino estis nur unu, ĝi mortis.
La filmeton mi faris el mia hejmo tra la fenestro, do ĝi estas ne tro bona. 

2 comments:

ĵeromo said...

tre surprize. tion mi ne atendis de paseroj.

Piotr said...

Dankon. Jes, situacio kortuŝis min, kaj vere surprizis min ankaŭ. Mi tre ŝatas paserojn, ĉar ili akompanas min tutan jaron senĉese.