Friday, April 12, 2013

La lageto - 17

Hodiaŭ, lageto  jam spiras, ĉar freŝa aero tuŝas ĝian surfacon, tio signifas, ke komencos denove la vivo post longa kaj peza vintro. Kvankam, la temperaturo de aero hezitas inter +8- 12 gradoj,kaj eta venteto, sed tio sufiĉis por venki glacion sur lageto.
La loĝantantoj de subakva mondo certe sopiris je la lumo kaj varmeco, antaŭ ĉio, nutraĵo necesas por plua vivo.
 Mi ankaŭ ĝojas pro la fakto, ke vintro forpasis.

Nuna vintro, tamen, ne estis tro favora precipe al fiŝoj, sed mi rimarkis, ke unu speco de fiŝoj  mortiĝis, pro manko de aero, sed, ĉu la tuta kvanto da speco tio baldaŭ evidentiĝos. La bildo  nur parte montriĝas pri malprofitoj de lageto.

No comments: