Sunday, July 29, 2012

Tio kaj alio - rikolto

Ili ambaŭ rikoltas, ankaŭ bezonoj estas la samaj
Antaŭnelonge komenciĝis en mia lando rikolto. La vetero estas konvena, sed de tempo al tempo malhelpas pluvo. Oni antaŭvidas rikoltan kolekton malpli grande ol pasinta jaro. Ĉefe kaŭzis severa vintro, ĉar vintra greno pereis dum senneĝa kaj frosta vintro.
Tio tuŝis ankaŭ min, kvankam ampleksis 2 hektarojn.
En hodiaŭa tempo rikolto pasas rapide, kiam vetero estas favora, sed mi memoras tempon, ke ĝi daŭris tre longe.
Viroj hakis la grenajn spikojn, kaj virinoj ligis garbojn. Poste, precipe ne tro plenkreskaj knaboj starigis ilin en stakoj, ĉirkaŭ 10-20 garboj. Tio estis peza laboro, mi ankaŭ tion faris. La vojo estis ankorau pli longa por havi belan grenon, kaj fine la panon.

Sunday, July 8, 2012

La naturo - oriolo 1

sendefenda ido de oriolo
De frua mateno ĝis vespero ĝia kanto sonas ege laŭte kaj serene, jam ĝi vekas min je la 3-a horo matene. Temas pri birdo oriolo. La paro de tiuj birdoj 'loĝas' proksime de mia domo. La birdoj lokiĝis sia nesto sur alta saliko, sed devas esti multo da salikoj, pro tio ili esti pli maldanĝeraj. Ne nur bela karakteriza kantado, ankaŭ ĝiaj plumoj beligas la korpon. 
Tio okazis antaŭ du semajnoj, ege pluvis, kaj mi irante ekaŭdis bedaŭran voĉon de nekonata birdeto. Min tio ekinteresiĝis, do mi entreprenis serĉi ĝin, finfine birdeto jam estis en mia mano. Kiel ĝi kriis kaj imitis bekpikadon. Ĝi ne scipovis flugi. Malgraŭ mia helpo, post unu tago ĝi mortis, tio estis ido de oriolo.