Sunday, May 27, 2012

La taglibro

Kiom da homoj en la mondo tiel propraj prioritatoj, ili estas gravaj aŭ ne tro, eble ili estas similaj, sed certe ne la samaj.
Ni volas eternigi niajn pensojn, faroj, adoj, k.a. Pri miaj, mi jam skribis en la antaŭ alia noto. Sed nun pri legado de la toglibroj. Estas bone kiam oni legas ilin, tiam la aŭtoro estas kontenta kaj tio lin stimulas al plua daŭrigo, sed ankaŭ okazas, ke mankas la legantoj, do plej parte la aŭtoro forĵetas kaj rompas sian laboron.

Ĝis nun mian taglibron vizitis legantoj el 60 landoj, mi tion ĉi scias je la statistiko. Mi instalis statistikon el du diversaj firmaoj, sed ili ne estas tro precizaj. Ekzemlo, amiko, kiu min vizitis el Urugvajo /mi estas certa pri tio/ alia firmao, alĝustigis al la lando Kolombio.

Sur dekstra flanko de la blogo mi instalis flagojn de la landoj, kaj, oni montras nur 12 flagojn, aliaj oni povas vidi, kiam vi klakos la vorto "vistors".
Kara leganto, se vi havos malfacilaĵojn doni komenton, bonvolu skribi al mia propra adreso vidata en mia profilo.

Sunday, May 20, 2012

La lageto - 13

Sur la blanka kampo estas mia trezoro, kaj laboro
Mia lageto, en ĝi fluas la vivo, precipe al ranoj kaj fiŝoj. Sed aliaj estaĵoj ankaŭ signas sian estadon. Ĉiuj kolektive vivas, sed bedaŭrinde unuj manĝas la aliajn.
Pri la lageto mi jam iam skribis, kaj nun prezentas la bildon de ĉi tiu lageto. Sur centro de la lageto estas 'insuleto' kaj sur ĝi tri 'rivereto'. Ankoraŭ la plej grave, fortigi bordojn, tio ankaŭ mi faris kaj faras, ĉar akvo eĉ ŝtonon rompi. Kiam mi uzas vortojn, insuleto kaj rivereto, tio estas vero. Tuta longeco de insuleto ĉirkaŭ 120m. Kiom da laboro mi enmetis en ĉi tiu entrepreno, nur mi mem pri tio scii. Mi kreis tion mane. En mia kapo mi trovas ion novan. Kial mi ĝin faris?

Friday, May 18, 2012

La ekskurso- Skępe

 La monakejo en Skępe
Simile kiel dum pasinta jaro mi vizitis la urbeton Skępe, bicike. Mi ĝuste trafis belan veteron, do veturado sukcesis plene.
Al urbeto kondukis min kontraŭa venteto, sed la suno kaŭzis varman veteron. Nur de temop al tempo kemia odoro ne estis agrabla el proksimaj terkampoj, ĉar agrikulturistoj aplikis herbicidojn.
Krom bicikla agrableco, mi devis esti en nia regiona ofico pri agrikultuo.
Revenante mia biciklo iomete difektis, ĉar mi laboris preskaŭ nur unu la piedon,  sed fine mi lace atingis mian domon. Entute mi biciklis ĉirkaŭ 50 kilometrojn