Sunday, September 16, 2012

Sen kategorio- poezio

  De kiam estos vi edzino

De kiam estos vi edzino,
Amata mia laŭ destino,
Por ni malfermos sin ĝardeno,
Brilplena, luma ter-edeno.

Por ni aromon spiros floroj,
Vinberaj fluos bonodoroj,
Kaj de cejanoj kaj rozaro
Kisata estos via haro.

Ni iros sole, enmedite,
De sunradia or' pentrite,
Kaj inter arboj, senparole,
Promenos ni kviete, sole.

Al ni branĉetoj verdaj pendos,
Narcizoj supren sin entendos,
Kaj de falanta flor' tilia
Kovriĝos kara kapo via.

Mi vin per blankaj rozoj kronos,
Per miozotoj blue zonos,
Ornamos per filik' magia,
Kaj mondon faros pli radia.

De kiam estos vi edzino,
Amata mia laŭ destino,
Por ni al tiu mirĝardeno
Malfermos pordon amopleno.


* vortoj- Kazimierz Tetmajer, tradukis - Julian Tuwim

2 comments:

jlquintanar said...

Saluton, Mi ĵus iris al via blogo kaj legis vian poezion. Kiel kutime la traduko perdi multe de la beleco de poezio, ĝi estas bona ĝuis en la lingvo estis skribita, por kiu mi bezonas lerni pli lingvon.
Vidis ankaŭ tre belaj fotoj de kie vi loĝas, plene malsama de mia lando kie la temperaturo dum la tuta jaro varias inter 18 kaj 33 gradoj Celsius kaj ni nur havas du sezonojn: seka kaj pluva.

Piotr said...

Dankon kara amiko. Mi trovas en la versaĵo bonecon kaj belecon. Nur estu en la tuta vivo la samo. La junulo revas pri sia venonta edzino, kaj, kion li faros, kiam renkontos ĝuste al li konvenan virinon. La poetoj tiel priskribas belan amon.

Jes, vi kaj ankaŭ mi revas pri korekta kaj bela lingvo Esperanto, do ni devas uzadi ĝin, sed aliuloj eĉ ne aŭdis pri ĝi.
Se temas pri sezonoj en via lando, esti nur du, sed en mia lando 4 sezonoj, do mi estas pli riĉa. /ho mi ŝerculo/

Ĉu vi eble scias, kiu nomigis vian landon Salvador?