![]() |
Ili ambaŭ rikoltas, ankaŭ bezonoj estas la samaj |
Tio tuŝis ankaŭ min, kvankam ampleksis 2 hektarojn.
En hodiaŭa tempo rikolto pasas rapide, kiam vetero estas favora, sed mi memoras tempon, ke ĝi daŭris tre longe.
Viroj hakis la grenajn spikojn, kaj virinoj ligis garbojn. Poste, precipe ne tro plenkreskaj knaboj starigis ilin en stakoj, ĉirkaŭ 10-20 garboj. Tio estis peza laboro, mi ankaŭ tion faris. La vojo estis ankorau pli longa por havi belan grenon, kaj fine la panon.