Thursday, December 29, 2011

Sen kategorio - deziroj

Al ĉiuj miaj legantoj kaj fidelaj geamikoj, okaze de Nova Jaro 2012, mi deziras, egan prosperon, feliĉon, kaj sanon.
La venonta jaro 2012 estos la jubilea, 125 jarojn de nia lingvo Esperanto. Do, mi kaj vi individue, elpensu en propra koro ion precipan por festi ĝuste ĉi tiu bela jubileo. Inspirate de mia perua amiko vitralisto, la unika kaj fascina fako, mi ornamas ĉi tiun artikoleton per eta vitralo. La papilio, transportu nian ideon tra la tuta mondo, kaj estu nelacigebla. Sur la ĝia  flugiloj mi 'vidas' du stelojn verdajn, mia kaj via karaj geamikoj.

Wednesday, December 21, 2011

La lageto - 11

Mi hieraŭ iomete laboris ĉe mia lageto, ĉar ĝi ankoraŭ ne glaciĝis. Laste, la tagoj esti senfroste kaj senneĝe, la temperaturo de -2C ĝis +5*C. Mi ĝuste klopodis ripari damaĝitajn randojn de la lageto. La laboro estas iom danĝera, ĉar  la bordo estas mola kaj mallarĝa. Ankoraŭ mi aldonu hazoron, kiu trafis min. Antaŭnelonge mi enfalis en akvon, do mi spertis devigan banon, kaj poste malsanis pro malvarmumiĝo. Mia stuacio feliĉe finiĝis al mi, ĉar mi estis proksima de rando kaj profundigo ne estis tro granda. Ĉu neatendita hazardo instruis min antaŭzorgecemon, mi pensas, ke nur iomete.  Komparante, la saman periodon de pasinta jaro kaj nuna jaro, diferenco principa, antaŭtiam froste, neĝe, kaj nun preskaŭ plusa temperaturo.

Sed, mi aldonu, sudaj regionoj de Pollando jam delonge regas plenan vintron, ankaŭ de hodiaŭ ĉe mia ĉirkaŭaĵo nune frostas temp -6C, sed plue senneĝe.

Mi iam skribis en mia taglibro jenajn vortojn, ke 'lageto mia - pasio mia', ĉi tiujn vortojn influas de mia koro. Mirinde, ankaŭ al mi?
La foto farita antaŭ du monatoj.

Thursday, December 15, 2011

Esperanto - 9

La novembra numero de revuo "Esperanto" alkatenis miajn okulojn pro interesaj artikoloj, precipe, du allogis mian atenton, laŭ mia opinio. Sed, kial gravaj ili por esperanta movado. Esperantistoj, abonantoj de ĉi tiu periodaĵo divenis verŝajne senerare, pri kio temas. La unua tuŝas la monon, ĝin skribis B. Pietrzak, kaj temas pri mondonaco de geedza paro el Norvegujo. Ili grandanime donacis al U.E.A. 120 mil eŭroj. Kiam oni legas ĉi tiun informon, nenia komento senbezona. Kaj, la dua iom malgaja, de sinjoro E. Miyoshi. La titolo sonas "Ĉu ni mortu aŭ prosperu?", interalie aŭtoro citas vortojn de prof. Geremek, kompreneble pri lingvo Esperanto.
1- Granda plimulto en Eŭropa Parlamento kontraŭas la anglan dominadon.
2- Estas profunda manko de scio pri Esperanto.
3- Ekzistas fortaj antaŭjuĝoj kontraŭ Esperanto.
 Plie, la aŭtora havas proponojn, ekzemple, investi monon  en informadon, kaj reklamadon per ĵurnaloj aŭ televido, ankaŭ diskuton per retejo. La fino de ĉi tiu artikolo sonas tro danĝere, do, mi ĝin ne citos pro ĝia malgajeco.

Demando al mi mem, kion mi faris por disvastigo de Esperanto. Mi nur apartenas al U.E.A., kiel individua membro, kaj abonas revuon Esperanto, kvankam tio signifas ne tro multe, kaj tamen io. Sed mi havas ankaŭ revojn...