Friday, September 23, 2011

Sen kategorio - bagateloj

Vi eble renkontis la frazon, homoj skribas  pri bagateloj, senbezonoj. Mi tion tralegis ĉe unu paĝaro en la lingvo Esperanto. Ĝuste unu el esperantistoj tiel sin esprimis. Verdire nia tuta vivo konsistas el bagateloj. Konatulo diras 'via afero estas bagatelo', kaj bagateligas ĝin, sed al mi aspektas ĝuste ĉi tio grave. Plejparte bagateloj kaŭzas al egaj problemoj, eĉ internaciaj, kaj ili poste povi ŝanĝi en konfiktoj, aŭ miskomprenoj. Nune, mi priskribas etan bagateleton. Antaŭ unu jaro mi aĉetis 11 anseretojn kaj finfine restis nur unu viransero, restaj mortis pro malsano. Vere!  Kion fari?  Mi tamen decidis, ĝi havos amikinon. Antaŭ semajno mi aĉetis al ĝi anserinon, ĝi estis elektita el 10 da miloj geanseroj, komence mia viransero ne akceptis ĝin, sed nune ili kreas konkordan paron. Kaj ili paradas antaŭ domo. Tia ĉi situacio ne plaĉas al mia edzino. Sed la fino nekonata. 

6 comments:

Piotr said...

Mi forgesis anonci pri la plej grave, amase bredataj anseroj timas la akvon, malgraŭ ili estadas ĉe mia lageto, eĉ ili uniki naĝadon en akvo!

Ariel said...

Hola Piotr!
Felicitaciones por tu interesante blog!
Me gustaría escribir este comentario en esperanto, pero mis conocimientos sobre ese interesante idioma son, todavía, muy limitados.
Puedo ver en tu blog que la vidas que llevas es muy distinta a la mía. Tu vives en el campo haciendo traajo de granja y al aire libre. Yo vivo en un apartamento en la ciudad de Rosario y mi trabajo es de oficina.
A mi me gusta conocer a gente que lleva una vida distinta a la mia, pues de la diferencia es de donde surge el aprendizaje.
Te dejo un amistoso saludo y te invito a que sigas publicando cosas en tu blog.

Piotr said...

Dankon al via komento, ĝi estas tre afabla, sed pardonu mi ne respondas en via propra lingvo. Ĝi sonas simile kiel Esperanto, kaj plaĉas al mi. Mi eĉ ricevis en la ĉina lingvo la komenton. Mi loĝis en urbeto Lipno /15 miloj da loĝantoj/, kaj venis al mi penso,eble ion ŝanĝi, fine decidis alie... vilaĝo, al nia familio estas kontente. Mi elkore instigas vin, lernu Esperanton, paŝo post paŝo, kaj fine vi atingos la celon. Mi volonte helpos al vi, kvankam, mi ankaŭ devas lerni sin, ĉar ĝi ne estas perfekta ankoraŭ . Imagu, mi havis paŭzon 45 jaroj, kaj fine mi restas ĉe Esperanto.
p.s vi povas skribi hispane aŭ esperante

b said...

Troszkę tłumaczenie mi się posypało...odnośnie gęsi to uważam podobnie jak ciocia:) Nie zbyt chętnie chciałbym widzieć przed swoim domem gęś... tym bardziej że dzieci+gęś=kłopoty:)

Piotr said...

Mi perfekte vin komprenas. Sed plej grave mia aĉetita anserino jam ne vivas, restis nur viransero. Ĝi 'memmortis' la 1 an de novembro, mi pro tio ege bedaŭri. La kaŭzo ne konata, supozeble malsano. Mi aldonu, ĝi estis cxe antaŭa posedanto izotlita en aparta ejo kun kelkaj aliaj geanseroj. /eble ĝi tiam malsanis?/
Finfine, mia ravo disrompiĝis.

Piotr said...
This comment has been removed by the author.