Sunday, June 6, 2010

Mia familio


Mia familio enhavis dek geinfanojn kaj gepatrojn. La fotografio estis farita en 1949 kaj montras gepatrojn, du fratojn naskiĝitaj antaŭ la dua mondmilito /ankoraŭ estis fratino/, sed ŝi ne eksponas sur la foto. Probable patro volis prezenti nur filojn, mi tion bone ne scii, ĉar neniam demandis lin pri tio. Mia pli maljuna frato eksplikis al mi, ke ŝi tiam estis ĉe avino. Sur la foto estas mi, 'Piotrek'. La temon mi daŭrigos.

6 comments:

Glavkos said...

Tre interesa photo ....

Piotr said...

Ĉu vi rekonis min sur la foto.
La fotografio estas tre ŝatata al mi.

Anonymous said...

Mi sxtaas cxi tiun foton!

Sed mi ne rekonis vin, kiu vi estas sur la foto?

Kimberley

Piotr said...

Kara amikino Kimberley por mi, vi estas bone konata, do des pli via komentario ekĝojiĝis min. Dankon!

Mi estas meze inter du beboj sidantaj sur genuoj de miaj gepatroj. Mia kapo tiam iom klinis dekstren sur la foto.

Anonymous said...

Vi aspektas kiel ambaux via patro kaj via patrino en la foto!

Do, cxu vi estas la tria plej agxa filo en via familio?

Kimberley


Piotr said...

Ne, mi estas la kvara laŭvice, ankaŭ estis fratino, sed ŝi tiam forestas sur la foto. La tuta tripo de knabetoj estis eble similaj, kaj ni estas postmilitaj. Mia patro 'Józef' tenas sur siaj genuoj mian fraton, kiu havas la saman antaŭnomon kiel li. Alie, Józef tenas Józef-eton. Imagu al si, ke mia frato Józef donis al sia filo ankaŭ antaŭ-nomon Józef.
En patrina manoj estas mia frato Wojtek, ĵus li estis tre simila al mia patro. Wojciech, sed ni diras, Wojtek mortis en la 49-a aĝo.
Kiam mi skribas tiujn ĉi vortojn, do sentas iom da sentimento. Ĉu vi komprenis mian klarigon?