Friday, December 25, 2009

La lageto 7


La lasta somero estis ĉe ni varmega, ĝenerale dum majo, junio tute ne pluvis, do en mia lageto nivelo de la akvo malaltiĝis ĉirkaŭ 80 centimetroj. La akvo en la lageto nur devenas el pluvado, do mankas ion alfluon ekster. La plej granda defluo de la akvo iras trans arboj. Ĉirkaŭ lageto kreskas jenaj arboj; poploj, betuloj, salikoj, kverkoj, alnoj kaj aliaj, rimarku, ke ekzemple unu betulo "trinkas"minimume 500 L da akvo je tago, kaj mi havas 90 grandajn arbojn, kalkulo estas simpla, 45000 L!!! Anakoraŭ oni devas aldoni vaporadon. Ega manko. Kaj mi samtempe bone scias, ke arboj donas al ni OKSIGENON. Bedaŭrinde mi de tempo al tempo fortranĉas malnovajn, damaĝaj de insektoj, arbojn, plantante novaj arbetoj. Tia metodo estas racia. Mi devas konfesi, ke mia domo, mi varmigas nur per ligno devenanta de miaj arboj. Nun la lageto estas frostiĝa, dikeco de la glacio ĉ. 10 cm. Kaj hodiaŭ la unua tago de Kristnasko, pluvas, temperaturo +8*C Sur la foto, salikoj.

No comments: