Saturday, June 30, 2018

Lozaj pensoj

La bildo de mia lageto
La duono de la jaro pasis, do ĉiu el ni tion vidas, sed kiam homo estas iom pli aĝa, la tempo kuras tre rapide. Tiom da eventoj okazis dum tiu ĉi tempo, precipe ne gravaj, sed ili apartenas al mia vivo, kaj kreas realecon. La plej grava estas familio, kaj bona harmonio en ĝi. El ĝi ni ĉerpas amon, forton, edukadon, kaj ĉiuj bonaj trajtoj, kiuj profitas, sekve estas bezonataj en socia vivo.

Friday, June 1, 2018

Tago de infano

Mia nepino Zofia, ŝi naskiĝis la 4-an de majo
Tago de infano onin festas ĝi ĉiun jaron. Do bone, ke ĝi ekzistas precipe por infanoj, kaj ankaŭ por plenkreskuloj. Ni gepatroj, geavoj iam estis ja infanoj, kaj nun kun niaj infanoj travivas ĝoje ilian feston. Kiam mi observas miajn genepojn, pensas, ke mi verŝajne same kiel ili kondukis: ĝojiĝis, ridis, ludis eĉ ploris, ktp. Infanoj estu ĉiam feliĉaj

Thursday, May 31, 2018

La monato majo - 2018

La majo 2018 - mi memoros kiele belan monaton, ĉefe pro tio, ke ĝi estis suna tre varma kaj preskaŭ senpluva. Hodiaŭ, la lasta tago de monato temperaturo en mia regiono atingis +32 gradojn. Vere, mi ne ŝatas egan varmecon. Sed probable ni devas alkutimiĝi al ĉi veteron. Akacioj jam de unu semajno forĵetis siajn belajn armajn florojn. Ĉi arboj kreskas proksime ĉe mia domo, ili estas tre ĉarmaj, kaj allogis multe da abeloj. Kun bedaŭro, mi adiaŭas la monaton majon.