Friday, February 28, 2014

La lageto - 24

La bildo prezentas lageton "Kazio"
 Ĉi-foje pri nivelo de akvo en lageto. Mia ega embarasiĝo, tio tuŝas malaltan nivelon de akvo. La vintro estis preskaŭ senneĝa pro tio mankas  akvo en lagoj, lagetoj, ankaŭ en grundo. Kiam arboj komencas preni akvon kaj suno kaŭzos vaporiĝi en aeron, estos teruraĵo. La nivelo de akvo en lageto  -22cm







Esperanto - 14, - humaraneco

En la unua numero de revuo 'Esperanto' nia prezidanto de UEA diras malferme, kiel ni devas fari por ke fariĝi amasmovado, temas kompreneble pri la lingvo Esperanto. Interalie, ni estu konsciaj, ke ni ne vendas lingvon, sed la plej grave homanarecon.

 Kiel mi komprenas tiun ĉi vorton, homanareco, do mi en mia medio informas konatojn pri la lingvo Esperanto, kaj ĝia senco, boneco, utileco, facileco en interrilatoj kun homoj en la mondo. Kio evidentiĝas, ke pli multo el ili neniam aŭdis pri Esperanto.

Sunday, February 23, 2014

La vintro - 2013

Mi cele prezentas vintran pejzaĝon, 2014, por memorigi ĝin.
Ĉu jam ekis la printempo? Ja hodiaŭ estas 23 de februaro, kaj estus povanta ankoraŭ vintro kun neĝo kaj frosto eble, sed estas alie, sunbrilaj radioj donas varman veteron.  Jam de tri tagoj mi observas viglecon en naturo, precipe, longaj ŝlosiloj sur blua ĉielo vidata  de anasoj ŝvebas de sude al norda direkto. Ankaŭ vekiĝis abeloj, kvankam verdire ili tion faris de la unuaj tagoj de februaro, kaj ĵus hodiaŭ estis ilia apogeo, ĉar amase elflugis el abelujo, eĉ ili kunportas polvon sur iliaj piedoj, do oni devas supozi, ke abela patrino ekis preparo por fekunda naskiĝado.
Interese,  ĉu tendenco estos konstanta, kaj dauros ĝis kalendara printempo? Kaj tio kompreneble montriĝi, ke klimato ŝanĝiĝas sur nia tero.