Wednesday, September 14, 2016

Rezolucio pri Pollando en parlamento EU

Ne pripensu, ke mi tedas, kiam skribas pri polaj aferoj. Sed, ĵus hodiaŭ en parlamento de EU /eŭropa  unio/ oni akceptis rezolucion, en kiu  malaprobas agojn de pola registaro, lige kun tio, ke ĝi malobservas leĝon en Pollando. Karaj amikoj, se vi sekvas ĉi - situacion, en Pollando ĉio iras en bona direkto. Nur pola opozicio, kiu perdis influon en politika vivo kaj privilegiojn ne povas tion akcepti, kaj iras al eŭropaj instancoj por helpo. Tiu ĉi rezolucio kreis ĉefe homojn, kiuj ne deziras al Pollando sukceson en reformado de lando. Ĝi estas kurioza decido, ke aliuloj provas instrui polajn civitanojn en bazaj principoj. Ne kredu, ke en Pollando okazas malpaciencaj, kaj strangaj aferoj.

Sunday, September 11, 2016

La naturo - kampa grilo

Komence estis malfacile rimarki ĝin, pro tio, ke ĝi perfekte harmonias kun medio. Kiam mi ekvidis ĉi- kampan grilon, do ĝi evidentiĝis tre bela. Ĝi estis trankvila, kaj tre volontula kiam mi fotografiis ĝin, do mi faris iom da fotoj. Sed, ĝia pacienco finiĝis, kiam mi volis, ke ĝi ŝanĝu pozicion, tuj forflugis fore.

Saturday, September 3, 2016

Iom pri juĝistoj

En antikva Egiptujo regis kasto de sacerdotoj, kaj simile en Polujo provos regi kasto de juĝistoj. Hodiaŭ okazis kunveno de grupo de juĝistoj, ili konstatis, ke ne permesos por riparo de ŝanĝoj en leĝaj aferoj. Ne ĉiam  bone funkcias polaj juĝejoj, tio signifas, ke juĝistoj ofte eraras, kaj ordonas maljustajn juĝojn, do estas nepra riparo de situacio. Batalo estos akra.