Sunday, February 8, 2015

Esperanto - himno de Esperanto

Inaŭguracio de Kongreso en Bonaero, ni jam kantis himnon.
La Espero
En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta 
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond’ eterne militanta
Ĝi promesas sanktan familion.

D-ro L.L. Zamenhof kreis belan verkon, himnon de Esperantujo. Kiam ni legas ĉi vortojn, ili vere estas malpezaj kiel venteto, ili sonas delikate, harmonie, unuvorte bele.
Sed, kiam ni tuŝas profunde la problemon, ili enhavas sencon de nia civilizo – la perspektivon de plua ekzisto de homaro. La aŭtoro revas, ke la mondo estu sen militoj, kaj ĝi estu por ĉiuj homoj sur la globo “sankta familio” -  kiel larĝa esenco tiuj ĉi vortoj. Sankta familio, miaopinie tiel enhavoriĉaj vortoj ampleksas ĉion, la plej bonaj trezoroj, simple – La vivon.

La naturo - akcipitro

Eble ĝi  sukcesos denove?
Ho naturo, ĝi estas bela, sed samtempe, kaj fine tiel kruela. En mia regiono daŭras vintro de 9 tagoj, iom frostas, kaj ne tro neĝas. Pro tiu vetero al birdoj mankas nutraĵo. Do, oni povintus iom nutri ilin. Kion mi rimarkis, ke ili estas tre aktivaj por trovi nutraĵon. Hodiaŭ, antaŭ mia domo alflugis akcipitro, kiu manĝas prefere paseroj. Mi vidis, ke akcipitro sukcesis kapti paseron, sekve deflugis. Post iom da tempo revenis al la sama loko, kaj denove atendas la okazon. Do, mi ankaŭ kaptis la okazon, kaj fotografis ĝin tra fenestro de mia domo. Ĉu vi rimarkis, kiel ĝi harmonias kun ĉirkaŭaĵo?

Wednesday, February 4, 2015

Trafaj decidoj - en la vivo?

Temas pri maldekstra flanko de kampo.
Antaŭ kelkaj jaroj mi prenis maltrafan decidon. Tio tuŝas la geodezian mezuron de mia kampo. La geodeziisto, al kiu mi donis laboron, do, kion li faris, ke mia kampo malgrandiĝis je preskaŭ dek da aroj. Krome, li aranĝis aldone vojon preter publika vojo sur mia kampo. Vi demandas, ĉu tio eblas? Jes, ĉar mi subskribis dokumentojn blinde, ili estis puraj paperoj, mi estis tiam kredema al li, simple fidis al li, ke ĉio estos en ordo. Ĵus hodiaŭ, mi estis en la urbo, en kiu rolas jura procezo, sed nur por ke liveri multon da diversaj dokumentoj, kaj precizigi mian celon. Nun restas al mi atendi la finon de la afero. Kredu al mi, ke la fino de afero frapas min ege.