Tuesday, May 12, 2009

La lageto- 3


Mia lageto-3
Kvankam la lageto estas ne tro granda ĉirkaŭ /0,7 ha/ vivo en ĝi viglas. Vivas en ĝi ĉefe fiŝojn /9 specoj/ kaj ranojn. Printempo estas periodo, en kiu naskiĝas diversan estaĵojn, kaj ili servas poste kiel nutraĵon al aliaj pli grandaj akvajn bestetojn, ankaŭ por fiŝoj. La lageto ĉirkuigas arboj kaj arbedoj do estadas multnombraj birdoj kaj ili ankaŭ nestas. Malnovaj kaj grandaj arboj prenadas el la lageto multe da akvo, pro tio nivelo de akvo ĉiam malaltiĝas. Ĝuste malalta nivelo de akvo ege mi malpaciencas. Nuna jaro estas escepta mi ne memoras tian sekan jaron. Ĝenerale en mia lando nun ne pluvas, do estas granda sekeco.
Mi volas iomete malgrandigi grundon de lageto, pro tio mi iomete limigas vaporiĝo de akvo.
Kiam mi havas liberan tempon, do mi laboras ĉe mia lageto.

Friday, March 27, 2009

Esperanto 4


mia Esperanto - parto 3
... kaj en ĝi partoprenis nur duono da lernantoj, tio estas 18. Post kelke da tempo nia instruistino diris al ni, ke tri plej bonaj lernantoj vizitos Hungarujon. Tio donis al ni pli grandan motivon al lernado de Esperanto. Mi devas substreki, ke viziti fremdan landon jam estis granda sukceso, ĉar tio akiradis malmultojn. Ni memoru, tio estis 1962 en majo. Nia instruistino ĉion zorgis kaj ni ekskursis al Hungarujo. Ni veturis pere de trajno, sufiĉe longe, sed tre gaje. Tiam en Hungario estis landa kongreso en urbeto Keĉkemet. Ni knaboj estis tre fieraj pro tio kaj al ni tio estis ega travivaĵo, kaj mi memoras tiun eventon ĝis nun.
En tuta lernejo la Esperanton, oni instruadis en kelkajn klasojn, kiel nedeviga lernobjekto. La plej aktivaj lernantoj estis en nia klaso. Mi ankoraŭ memoras jenan fakton, mesaĝon, kiu cirkulis de klaso al klaso informante ĉiujn lernantojn pri nia ekskurso al Hungarujo. Sekvan jaron mi perfektiĝis...

Tuesday, February 17, 2009

La vivo 4

parto 1
Mi kaj vi alvenis el profunda krepusko,
kaj finiĝas al profunda krepusko.
Nur mezo estas hela spaco,
ĝi nomiĝas la vivo.
Plenumi nian vivon estas ega tasko.
Tiu ĉi tasko estas plej grava en la vivo.
La homa vivo foje iras supren,
kaj aliloke malsupren.
Laŭ mi nur simpla vojo - signifas trankvilon kaj feliĉon.
Sed tio atingas nur malmultojn.
Ĉu la vivo al ĉiu homo brilas hele?
Tia ĉi demando restas sen respondo.
Finfine la vivo pasas kiel fulmotondro.