Saturday, November 30, 2024

La lasta tago de novembro

Ĉi jara novembro estis sensuna, krom nur unu tago, ĝi estis la lundo 25-an de ĉi monato, tiam sunis, la vetero milda, eĉ ebeloj elflugis el siaj abelujoj, kaj dancis, ili ankaŭ serĉis nutraĵon. Eble kvar aŭ kvin tagoj dum tuta monato pluvis. Do, tagoj estis mallongaj, tio aspektis ne tro interese, kaj kaduke. Por plibonigi etoson, mi aldonas someran foton.

Thursday, November 21, 2024

Tio estas la provo de Generala prokuroro -Bodnar transpreni la Nacian Prokurorejon

Tio estas unu el la elementoj de la nuna registaro transprenanta potencon – ĉi-kaze ĝi transprenas la nacian prokurorecon. Ĝi okazis la 12-an de januaro ĉi-jare. Kio estas tiom interesa, ke la transpreno de ĉi tiu prokurorejon estas ordonita de la ĉefministro. Ĉi tio estas malkaŝe deklarita en ĉi tiu filmo.

Monday, November 11, 2024

Grava Tago por poloj

La 11-an de novembro - Nacia Granda Tago. Hodiaŭ estas Nacia Sendependeca Tago. La 11-an de novembro 1918 estas la malvenko de najbaraj landoj kaj la fino de la 1-a Mondmilito. Post 123 jaroj de dispartigoj kaj kaptiteco markitaj de lukto, sufero kaj penado de multaj generacioj da poloj, nia lando reakiris sian suverenecon

Wednesday, November 6, 2024

Usono - grava decido de civitanoj

Ameriko elektis hodiaŭ la 47-an prezidanton de sia lando, estas Donald Trump. Li gajnis 277 balotelektulojn kaj tio sufiĉas, ke Li post 4 jaroj denove estas en "Blanka Domo"