Sunday, May 18, 2014

Agrikulturo - abeloj

 Mia edzino prezentas novan abelujon.                  
Hodiaŭ dimanĉo, sed kiel laborema, kaj nervoza por mi, ĵus abeloj kaŭzis al tio. Sabate posttagmeze mi rimarkis, ke abeloj estis ege malpaciencaj en ĝia abelujo, detale ili ariĝis en granda grupo sub tegmento, kaj nur pro tio, ke la tago estis nubema kaj pluvema ili ne forkuris. Kial abeloj tiel faras, ĉar en abelujo formiĝis nova /la dua/ abela familio, kaj  tiu familio volas havi novan domon, ili estas grande fortaj, do riskas krei futuran familion. La situacio maturiĝis, mi devas aranĝi novan ejon por novuloj. Mia supozo okazis trafe. Ĉe la okazo, eble mi kunprenos iom da mielo, mi tiel pripensis. Finfine, mielon mi ne prenis, sed parton de kadroj kun abeloj transportis en novan abelujon. Min kontentigis la situacio, ke mi aranĝis, kaj akiris plian abelujon.
Mi feliĉulo, sed nur por la unu horo. Kial? Ĉar en aero mi ekrimarkis grandan nubon de abeloj, ili furiozis, longe flugis, kaj trovis proksime de tiu ĉi abelujo altan arbon, poste ariĝis en kuglon kaj pendis sur branĉeton de arbo. Do, mi havas problemon. Tamen mi solvis ĝin.

Thursday, May 8, 2014

Agrikulturo - abeloj

Hodiaŭ tagmeze okazis svarmiĝo de abeloj, tio estis interesa vido.