 |
La unua bildo montras mian lageton en vintra pejzaĝo. |
|
 |
La dua bildo montras mian lageton en antaŭ vintra pejzaĝo. |
La vintro jam venis, ĝi okazis marde posttagmeze /14-januaro/, mi tion bone estos memoranta, ĉar tiam mi revenadis de ekskursa bicikla vojaĝo de urbo Lipno. Komence neĝetis, sed kiam mi atingis mian loĝlokon, do jam neĝis per grandaj petoloj de la neĝo.
Sekvontan tagon la tero jam estis kovrita per neĝo, krome ankaŭ frostiĝis - -3*C.
Mi devas aldoni, ke specialistoj prognozis al mia lando du alternativojn, la unua amerikana, kiu diris, ke vintro estos milda kaj ne longdaŭra. Kaj la dua soveta, do, ĝi aŭguras vintron akran kaj longdaŭran. Interese, kiu prognozo estos pli trafa.
Ĝis hodiaŭa momento la vintro estas milda, do tio signifas, ke ĝenerale favora al mi ankaŭ.
Kiam ni komparas ĉi tiujn du fotojn, ni rimarku, kia estas granda diferenco inter la "veteron". Oni povas diri, ke naturo havas egan potencon. Nur dum unu tago, kaj kia ŝanĝo !