
La similan vintron, kiel nune, ni havis multajn jarojn antau. Tio laŭ mi estis en 1979, sed oficiala komparo okazos poste, kiam la vintro finiĝos, kaj faros tion pli kompetentaj aŭtoritatoj klimataj. En mia regiono temperaturo atingadis eĉ - 26* C. Tre ofte neĝis kaj neĝas, dikeco de neĝo hezitas de 30 ĝis 80 centimetroj, okazas ankaŭ plie. La fizika vintro ekis en mia distrikto 16 de decembro 2009, kaj daŭros laŭ la prognozo sufiĉe longe. Al mia najbara vilaĝo Konotopie oni eĉ ne povas veturi, ĉar la vojon kovris dika tavolo de neĝo,kaj morgaŭ infanoj komencos lernadon, post la ripozo. Pri efikoj, tiel akra vintro, mi skribos ankoraŭ.