Tuesday, August 18, 2009

La lageto 5


Mia lageto konsistas el tri partoj. La unua kaj tria parto jam ekzistis de 1922, /mi pri tio jam skribis/ La duan parton mi fosis antaŭ kelkaj jaroj. La unua parto kuŝas proksime de la domo. Ankaŭ proksime de la domo kreskas altaj arboj. Tio estas danĝero al la domo.
Hodiaŭ 18.08.2009, mi finis formi de norda flanko de mia lageto, la bordon /parto 1/. La unua parto de la lageto estas plej longa kaj sufiĉe bele aspektas. Mi tion faris kelkajn jarojn. Kaj mi devas konfesi, ke laboro ne estas finita, kaj mi ofte riparas, kaj fortigas ĝin. Nun, mi permesis kreski diversajn plantaĵojn, por ke radikoj de la plantaĵoj fortigi bordon. La plantaj herboj estas tiel altaj, kaj superas min. Kiam mi promenas ĉe la bordo mi estas kontenta. Sed mi estas konscia, ke mi havos multon da laboro.