Friday, December 31, 2021
La jaro 2021 finiĝis!
Sunday, December 26, 2021
Decembro - 2021
Friday, December 24, 2021
KRISTNASKO - 2021
Friday, December 17, 2021
Monday, December 13, 2021
Antaŭ 40 jaroj.
Saturday, December 11, 2021
Sur mia birdkortejo
Saturday, December 4, 2021
Mia malsano - koro 1
Tuesday, November 30, 2021
La novembro - 2021
Saturday, November 13, 2021
Pli bona vojeto?
Thursday, November 11, 2021
Ni poloj memoru la daton 1918
Saturday, November 6, 2021
Lageto ĉe la domo
Monday, November 1, 2021
Grava festo - 1.11.2021
Sunday, October 31, 2021
Tio kaj alio - ezoko
Saturday, October 30, 2021
La lasta tago de oktobro
Monday, October 25, 2021
Klarigo por legantoj
Thursday, October 21, 2021
Wednesday, September 29, 2021
La monato - septembro 2021
Wednesday, September 1, 2021
01.09.1939 - memora dato
Saturday, August 14, 2021
Mia datreveno
Saturday, July 31, 2021
Insektoj - murarka
Friday, June 25, 2021
Iom mi sopiris por ili - cignoj
Sunday, June 6, 2021
Ĉevalistoj infanaj
Tuesday, June 1, 2021
Tago de infanoj
Monday, May 31, 2021
La monato majo - 2021
Thursday, May 20, 2021
La monda tago de abelo-j
Monday, May 10, 2021
Ĉu jam varma printempo?
Flarantaj ĉerizoj |
Ĉu jam komenciĝis vera printempo? Dimanĉo la 9-a majo, ĝi estis la dato, kiu alportis varman aeron al mia lando. Hodiaŭ, lundo, kaj +25 gradoj de varmeco. Kaj ni povas demeti vintrajn vestaĵojn.
Bedaŭrinde ĝis nun ofte pluvis, ventis, ĝenerale estis malvarme. Kampaj plantoj preskaŭ ne kreskis, kvankam arboj jam iomete verdiĝis. Komenciĝas floru pomoj, kaj aliaj sovaĝaj plantoj.
Mi aldonu, ke ĉerizoj floris abunde dum pluvaj tagoj, do, abeloj rare vizitis ĉi arbojn, interese, ĉu ili havos fruktojn?
sonkoj sur herbejo - /mia/ |
Mi ankaŭ vidis sur lageto junajn akvajn birdojn, se mi kaptos okazon, do, mi fotos ilin.
Monday, May 3, 2021
Historio - antaŭ 230 jaroj
Okaze de datreveno de Konstitucio el majo 1791, kiun ni celebras hodiaŭ okazigis ĉefajn festojn en Varsovio. Dum ĉi tiuj festoj partoprenis prezidantoj el 4 landoj, Litovio, Latvio. Estonio, Ukraino, kaj Pollando.
Do, hodiaŭ pasas 230 jaroj de la proklamo de la Kvarjara Parlamento /Sejm/ (nomata Granda Sejmo) de la unua en Eŭropo, la dua en la mondo, ekstreme grava jura akto, kiu formas la polan demokration. La 3-an de majo 1791, post ŝtorma debato, la Sejmo aprobis registaran leĝon reguligantan la organizadon de ŝtataj aŭtoritatoj kaj la rajtojn kaj devojn de civitanoj.
La Registara Leĝo /Konstitucio de 3-a majo/ aprobita la 3-an de majo 1791 estis provo modernigi la polan sistemon kaj savi ĝian suverenecon. Kvankam ĝi validis nur dum dekkelkaj da monatoj, ĝi tamen estas unu el la fundamentoj de la pola respublikana tradicio, simbolo de demokratio kaj fiero de poloj.
Tamen okazis poste alie,
Post kiam la konstitucio estis aprobita en la limregionoj de la Pola Respubliko, la magnatoj kunvenis kune kun rusa Katerina la 2-a por faligi la novan reĝimon en la urbeto Targowica. La Konfederacio /tiel nomis kunsido/, subtenata de signifa parto de la nobelaro, estis establita la 27-an de aprilo 1792 en Sankt-Peterburgo, kaj la 14-an de majo 1792, ĝi estis oficiale anoncita en Targowica. La perfidon gvidis: Stanisław Potocki kaj hetmanoj: Seweryn Rzewuski, Franciszek Ksawery Branicki, Szymon Kossakowski. Ili estas figuroj je eterneco malhonoritaj.
La konfederitoj /perfiduloj/ nuligis la novan leĝaron adoptitan de la Kvarjara Sejmo (ĉefe la Konstitucio), enkondukis cenzuron, likvidis reformorientajn revuojn kaj subpremis la patriotan partion, kiu ankaŭ prenis la formon de persona kalkulo. Post la puĉo fare de la konfederitoj, Pollando ruiniĝis, kaj la ordonoj diktitaj el la Sankt-Peterburg al polaj prefiduloj profundigis la kaoson en la lando.
Saturday, May 1, 2021
Mia la plej ŝatata monato - majo
Mi decidis parkere ellerni dum monato majo du versaĵojn.
La unua strofo de versaĵo tradukita de mi. La aŭtoro M. Konopnicka
Patrujo mia - tio estas trezora tero,
Kie mi ekvidis sunon kaj ekkonis Dion,
Kie mia patro, fratoj, kaj patrino bonkora,
En pola lingvo instruis min preĝon.
Friday, April 30, 2021
La monato - aprilo 2020
Revenantaj anseroj |
La lasta monato de aprilo indikis kiel ĝi vere estis. Generale dum tuta aprilo ĉi jare estis malvarma, ebele ses tagoj estis belaj, kaj varmaj, sed suno ofte aperiĝis sur ĉielo. La mirabeloj komenciĝis flori antaŭ kvar tagoj, tre malfrue, ili estas la unuaj arboj, kiuj floras la plej frue, kaj al ili plej volonte sidas abelojn. La mirabolo estas arbo, kiu havas acidajn fruktojn, oni povu ilin manĝi, mi volonte ilin miksas kun pomojn, fragojn por prepari marmoladon.
Ankoraŭ mi aldonu, ke pasintjare sur mia lageto cignoj konstruis neston por sidi sur ovoj. Sed ĉi jare tio ne okazis. Verdire, marde la ĉi sama paro vizitis mian lageton, bedaŭrinde ili ne restis. Mi bedaŭras pro tio. Mi nur supozas kial tiel okazis, sed pri tio en neksta aparta noto.
Monday, April 12, 2021
La mistero de propra valoreco
Portreto de Seneka |
Niaj vivoj indas vivi, kiel konvenas al homo. Ni pensu pri ĉiuj homoj, al kiuj ne ricevis tion, kion ni havis. Pri tiuj, kiuj vivas en nekompareble pli malbonaj materiaj kondiĉoj, pri tiuj, kiuj ne povas ĝui tian sanon, kaj pri ĉiuj, kiuj mortis aŭ neniam naskiĝis.
Ni havas ion tute nekutiman, ion ne subtaksotan kaj ne uzotan. La fakto mem, ke ni vivas kaj estas ni, montras, ke ni ricevis specialan donacon. Ni provu uzi ĝin. Ĉu ni ne estas elektitaj de la sorto, ĉar ni vivas?
Ĉi tiu afero plaĉos al mi, se iutage mi povos konduki mian vivon sen malĝojo kaj en plena libereco, se en mizero mi iros kun mia spino rekte, kiel konvenas al libera viro, se mi levas la okulojn al la ĉielo ...
Epikteto, Diatryby.
Nia potencialo estas bonega kaj la ebloj estas nemezureblaj. Ni kunportu ĉi tiun penson, kiam nin tentas maldiligenteco aŭ malgrandeco. Poste ni aŭdos internan voĉon: "Ne rezignu, vi povas fari multon!"
Estas pli facile kredi je nia digno, se ni estas en alta pozicio, ni estas riĉaj, niaj taskoj estas bonegaj, nia rolo estas kerna. Ni ne trompiĝu per ŝajnoj, ĉar prestiĝaj pozicioj estas malofta varo, sed nia digno estas en ni - ne en nia pozicio, neniu forprenos ĝin de ni kaj ĝi estas eterna. Nia memfido bonas pro tio, ke ni devas trakti pli sekularajn kaj malpli dankajn defiojn kaj taskojn, ni devas fari aferojn, kiujn ni tute ne konsideras eksterordinaraj kaj tre sublimaj.
Ni tenu la kapon alte, rigardu la mondon kuraĝe kaj fieru pri tio, kion ni faras eĉ, kiam nia socia pozicio ne estas tre alta, kaj oni ĝenerale kredas, ke ni ne okupiĝas pri io nekutima.
Ni ne pensu, ke ni faras nigran laboron en forgesita provinco. Dependas de ni, ĉu ni perceptas nin mem kaj nian rolon en la mondo kiel ion gravan kaj necesan, indan je respekto, aŭ kiel sensencan plugadon sur tero, kiu alportas nek ĝojon nek utilon.
La fonto de nia valoro estas en ni ne en hazardaj kaj senrilataj opinioj, vidpunktoj de aliaj homoj. Ofte aliaj homoj nur zorgas pri si mem kaj malpli atentas ĉion alian. Ne utilas dependigi vian memfidon de eksteraj opinioj. Homoj plejparte zorgas pri si mem kaj kion ili faras.
Ni sentu nin estimataj kaj rimarkataj de ni mem, kaj kion ajn ni faras kaj kion ajn ni faru, ni faru ĝin kvazaŭ ĝi estus la plej grava kaj prestiĝa afero en la mondo. Ni povas plenumi eĉ la plej malgrandan agadon kun plena sindevigo kun amo kaj bonvolo. Ni devas alfronti nenion krom la momento, kiu nun estas. Ĉiu momento kaj ĉiu agado povas esti gravaj kaj valoraj, ĝi nur dependas de ni.
Kuraĝe elteni humiligan malsanon, kiam neniu vidas nin kaj ni pensas, ke ĉiuj forgesis nin, estas tasko same grava kaj grava kiel decidi la sorton de ŝtatoj kaj nacioj. Estas neniu diferenco inter ĉi tiuj defioj, la sola afero gravas, ĉu ni bone renkontas ilin kun devontigo aŭ ne.
Elektitaj trupoj staras en la unua batallinio. Insultoj, kalumniaj vortoj, hontinda mokado kaj, ĝenerale, ĉiaj aliaj insultoj, lasas [la stoikulon] porti kiel krioj de malamikoj, kiel ĵetaĵoj kaj ŝtonegoj ĵetitaj de malproksima distanco, kiuj, sen vundi, nur zumas preter la kasko. Aliflanke, problemoj, kiel sagpintoj pikitaj en unu ŝultroj kaj la alia en la brusto, devas esti eltenataj kun firma spirito kaj ne retropaŝi de lia pozicio. Finfine, eĉ se vin atakas kaj fuĝas per la forto de la atako de la malamiko, fuĝi de la batalkampo estas hontinda afero. Do heroa en la elektita centro! Vi demandas, kia facileco ĝi estas? Vira instalaĵo. Seneko, Pri la firmeco de la saĝulo
La plej ofta lukto, kiun ni devas lukti, estas la lukto kun la malfacilaĵoj de la ĉiutaga vivo. Ne plej gravas, kiajn problemojn ni havas, sed kiel ni traktas ilin.
La mondo ne ekzistas nur por plenumi niajn dezirojn kaj revojn. Ni ne bedaŭru ĉi tiujn iluziojn. Esti matura persono signifas ne teni rankoron kontraŭ la mondo, ke li ne estas tia, kia ni ŝatus, ke li estu. Se ni volas esti feliĉaj, ni devas lerni akcepti la mondon kaj nin mem, inkluzive niajn malfortojn
Tuesday, April 6, 2021
La potenco de silento
Silento havas nekredeblan potencon, ĝi instruas nin malkovri kaj kompreni nin mem kaj aliajn. Esti en la ekstera silento kaŭzas, ke ni fokusiĝu pli al la interno. Bonega konsilo estas paroli malpli kaj aŭskulti pli.
Danke al silento, ni povas trovi respondojn al malfacilaj demandoj, kiuj postulas malfermitan menson. Silento helpas vivi en la nuna momento, fokusiĝi al ĉi tie kaj nun. Silento povas esti ripozo de la malordo de pensoj, kiuj ŝteliras en nian kapon. Silento kondukas al interna ordo. Esti en ĝi instruas vin fokusiĝi kaj koncentriĝi.
Silento donas tempon kaj lokon por maturiĝo de niaj vidpunktoj kaj pensoj. Ĝi estas interna spegulo, en kiu vi povas vidi vin mem, ĝi montras, kie ni komenciĝas kaj finiĝas, kiuj ni estas.
La manko de silento lacigas kaj malebligas haltigi la ĉiutagan vivon kaj la ferian tempon. Konstanta bruo kaj zumado influas nian nervosistemon, kaŭzante nervozecon kaj lacecon.
Kiam ni regule vivas en bruo dum multaj monatoj, nia sangopremo kreskas, la risko de koratako pliiĝas, nia aŭdo iom post iom malpliboniĝas kaj la nivelo de streĉo pliiĝas. Aktivigo de la amigdalo en la cerbo kaŭzas la liberigon de kortizolo, la streĉa hormono. Trankviligu efikas male - ĝi liberigas nian cerbon kaj korpon de streĉiĝo.
Sunday, March 21, 2021
La printempo - 2021
Saturday, March 13, 2021
Lageto sen glacio!
La hundeto ne kredas kion okazis, ĉar antaŭ tri tagoj ĝi iradis sur lageto. |
Mi ĝisatendis ĉi momenton, temas pri lageto. Hodiaŭ ĝi malfrostiĝis, kaj la surfaco evidentiĝis bela por mi, krome, kiam tio okazis, do tuj alflugis birdoj. Sed, ili kiam min ekvidis rapide forflugi. Ili devas havi iom da tempo por alkutimiĝi al nova situacio.
Interese, ĉu alvenos cignoj? Dum pasinta jaro, ili jam alflugis je februaro, kaj komenciĝis serĉu lokon por nesto. Ĝenerale nuna printempo estas malfrua kompare kun pasinta. Kvankam belaj tagoj ekis komence de marto, sed, poste revenis ankoraŭ vintro.
Sunday, February 28, 2021
Abeloj vintre - 2021
Ni vidas mortintan abelojn |
Nun, mi devas purigi abelujojn, kaj preparu ilin por akcepto novajn svarmojn.
Monday, February 22, 2021
Bagateloj - hakilo
Kunmetita 'konstruaĵo' |
Antaŭ semajno estis dronita hakilo dum laboro ĉe lageto.Simple, estis rompita hakilo, kaj ĝi droniĝis en akvon. Mi provis diversajn metodojn por eltiri hakilon. Kaj, hodiaŭ trafis al mia cerbo perfekta ilo, do mi primitive konstruis ĝin, maniero okazis bona, kaj mi sukcesis.
Friday, February 19, 2021
La vintro - 2020/2021
mortantaj abeloj sur neĝo |
La fotografio montras abeloj, kiuj elflugis el abelujoj, kaj jam ne revenia al siaj lokoj. La neĝo kaj malvarmo mortigi ilin. Tio estis bedaŭra bildo. Kial tio okazis, ĉar abeloj longe sidis en abelujoj, kaj kiam ili ekvidis sunon, do pripensis alvenis printempo, kaj ili provis iom aeroumi, plue redoni ekstremaĵojn. Finfine tio estis al ili la lasta flugo.
Wednesday, February 17, 2021
Tio kaj alio - katoj
Friday, February 5, 2021
Mia elektrejo vintre
Elekrto de sunpaneloj en polaj kondiĉoj dum la vintro estas mizera. Kial? Ĉar tagoj estas mallongaj, sensunaj, nubaj, neĝaj.
En mia situacio tio aspektas iomete pli bone, ĉar oni instalis sunpanelojn sur la tero, do mi povas rapide ilin deneĝi.
De komenco de ĉi jaro ĝis hodiaŭa tago elektrejo produktis 132 KWh. Estis tagoj, kiam ĝi produktis nur 0,2 KWh. Sed, hodiaŭ sunis bele, kaj efekto 22KWh.
Malgraŭ vintraj tagoj mi kontentas, kaj mi profitas, krome ŝparas iom da mono.
Saturday, January 30, 2021
Mia familio
Hieraŭ forpasis mia frato, li aĝis 73 jaroj - Józef. Do, nia tuta familio funebras. Dio protektu pri li.
Sunday, January 17, 2021
Abeloj dum januaro - 2021
Abelujoj en vintra pejzaĵo |
Ĉu la vintro surprizis min, certe jes, ĉar mi ne supozis, ke ĝi estas tiel akra. Kvankam oni aŭguris tiel!
Reale ĝi komenciĝis de la unuaj tagoj de nova jaro 2021. Fakte la unuaj tagoj estis mildaj, iomete frostis, esd ĉio aspektis bone. Ni ja alkutimiĝis al mildaj vintroj, do, mi pensis, ke vintroj estos similaj al antaŭaj. Finfine enidentiĝas alie, sed oni antaŭvidos, ke baldaŭ estos pli varme.
Vere, mi ektimiĝas ĉefe pro miaj abeloj, ĉar mi rimarkis, ke ili jam havas malmulte da manĝaĵo, kaj eblas, ke kelkaj el abelsvarmoj povos morti.
Verdire jam dum decembro ses svarmoj jam mortis, ĉefe pro manko de nutraĵo, Do, mi ege malpaciencas, kiel ili daŭros la sekvaj tagoj. La lastaj tagoj de la somero kaj la aŭtuno ne abundis en nutraĵo, krome ili estis tre aktivaj pro varmaj tagoj, kaj ili elĉerpis siajn fortojn, tio kaŭzis je malprofita situacio al abeloj.