Friday, February 19, 2021

La vintro - 2020/2021

 

mortantaj abeloj sur neĝo
Ĉu la vintro jam forpasis? Laŭ mia scio, ĝi eblas. La vento hodiaŭ blovas de okcidento, kaj ĝi alportas pli varman aeron, temperaturo tagmeze atingis +5 gradoj, aperis ankaŭ suno, kvankam nuboj iomete ĝin kaŝi, krome estis senvente. La tavolo de neĝo kuŝanta sur la tero ankaŭ malaliĝis. Entute la vintro daŭris de komenco de januaro, sed akra vintro komenciĝis de februaro. Antaŭhieraŭ multe neĝis, eĉ estis malfacile piediri. Mi petas, vintro lasu nin, kaj iru de kie vi venis.
La fotografio montras abeloj, kiuj elflugis el abelujoj, kaj jam ne revenia al siaj lokoj. La neĝo kaj malvarmo mortigi ilin. Tio estis bedaŭra bildo. Kial tio okazis, ĉar abeloj longe sidis en abelujoj, kaj kiam ili ekvidis sunon, do pripensis alvenis printempo, kaj ili provis iom aeroumi, plue redoni ekstremaĵojn. Finfine tio estis al ili la lasta flugo.

No comments: