Friday, December 25, 2009

La lageto 7


La lasta somero estis ĉe ni varmega, ĝenerale dum majo, junio tute ne pluvis, do en mia lageto nivelo de la akvo malaltiĝis ĉirkaŭ 80 centimetroj. La akvo en la lageto nur devenas el pluvado, do mankas ion alfluon ekster. La plej granda defluo de la akvo iras trans arboj. Ĉirkaŭ lageto kreskas jenaj arboj; poploj, betuloj, salikoj, kverkoj, alnoj kaj aliaj, rimarku, ke ekzemple unu betulo "trinkas"minimume 500 L da akvo je tago, kaj mi havas 90 grandajn arbojn, kalkulo estas simpla, 45000 L!!! Anakoraŭ oni devas aldoni vaporadon. Ega manko. Kaj mi samtempe bone scias, ke arboj donas al ni OKSIGENON. Bedaŭrinde mi de tempo al tempo fortranĉas malnovajn, damaĝaj de insektoj, arbojn, plantante novaj arbetoj. Tia metodo estas racia. Mi devas konfesi, ke mia domo, mi varmigas nur per ligno devenanta de miaj arboj. Nun la lageto estas frostiĝa, dikeco de la glacio ĉ. 10 cm. Kaj hodiaŭ la unua tago de Kristnasko, pluvas, temperaturo +8*C Sur la foto, salikoj.

Monday, December 14, 2009

La vivo 6- papilio



Lasta flugo

"Vi kien flugas, papilio
Trematene kaj rapide?
Jam mortis rozo kaj lilio,
Kaj venas frost' perfide"....
verko de E. Privat

Kion mi rimarkis, ke dum vintro papilioj oportune ripozas kaj dormas.
Ili jam bone orientiĝas kie trovi novan lokon, tio ekas en mia distrikto dum la unuaj tagoj de oktobro.
Nur, kiam mi malfermas mian kelon de mia domo kaj apuda dometo ili lokiĝas sub la plafono.
Mi observas tiam kaj kalkulas ilin, ĝojante kaj permesante ilin tio danĝere fari.
Papilioj trankvile atendos la printempon.

Sunday, December 6, 2009

Sen kategorio - Vagabondoj


Lastan semajnon oni montris en nia televido jenan historion. La internacia paro, li norvego kaj ŝi germanino vagabondas tra la tuta mondo, postlasinte ĉion, laboron, familion. Ili nune estas en Polujo, proksime de mia distrikto, kaj kio estas interesa en tion. Ili jam vagabondas / atento/ 25 jarojn!!! Ilia plej proksima celo estos Mongolujo. Interese, kia maniero ili tion faras, imagu, ke piede kaj helpas ilin tri azenoj,kiuj portas diversajn pezojn. Ankoraŭ, oni sciigis, ke kiam ili dormis nokte, kompreneble bonaj homoj gastigis ilin hejmen kaj azenoj paŝtiĝis en arbaro, okazis malagrabla incidento. Iu malbona pafisto nokte mortigis azenon, ĉar li eble pensis ,ke ĝi estas kapreolo...

Tuesday, December 1, 2009

Esperanto 6


mia Eo plue.
... mi preskaŭ ĉesi interesiĝi pri Esperanto, nur de tempo al tempo mi aŭdis mallongajn sciigojn en nia radio pri esperanta movado. Mi mencias pri partopreno en landa esperanta kongreso en Szczecino, kaj du eksterlandaj ekskursoj. La duan de decembro 2007 jaro esti al mi la dato, kiam mi denove esperantiĝis. La cirkonstancoj estis tre simplaj, sed mi longe pensis ĉu meti la fingro sur butonon ĉe mia komputilo, kiam mi rimarkis la paĝaron "Lernu". La decido estis malfacila, sed finfine decidis pozitive. Jes dank' al Lernu mi registriĝi si, kiel uzanto de ties paĝaro, kaj estiĝis Esperantisto. La Esperantisto sonas fiere, sed korekte skribi kaj bele paroli ne estas facila vojo. Mi estas konscia pri tio. Estimata leganto rimarku /se vi legas mian taglibron/ tre longan paŭzon pli ol 40 jaroj. Ĝuste..
P.S. Sur la foto la unua eldono de lernolibro en la pola lingvo nur kovrilo- ne orginala

Friday, November 27, 2009

Ekologio 3


Kia bela vetero hodiaŭ, suno brilas, vento ne blovas, sufiĉe varme. Kvankam hodiaŭ 26- novembro, eĉ miaj abeloj gaje elflugis de siaj abelejoj. Dum ĉi tiu novembro ili ofte tion faras. Tio ĉi mi malpaciencas, ĉar abeloj en nia regiono je tiu sezono estis povantaj dormi. Laŭ mi tio havas profundan ligon kun plivarmiĝo de nia klimato. Mi eĉ rimarkis, ke diversajn insekojn tute ne profunde kaŝas sin, ranoj estas kaŝitaj nur sub falintaj arbaj folioj, fiŝoj ankoraŭ volas manĝi ktp. Ĉu vi divenis kio estas sur la foto?

Sunday, November 15, 2009

Esperanto 5


mia Esperanto - parto 5
... komenciĝis nova lerneja jaro, kaj jam instruado de Esperanto en nia lernejo ne okazis, ĉar mankis volontuloj. Mia instruistino proponis, al mi privataj lecionoj, mi konsentis. Sed mi prenis nur kelka da lecionoj. Al ŝi estis la klopodo kaj ne efektiva entrepreno, ĉar ŝi havis nur la unu lernanton. Poste ŝi kontaktigis min kun alia instruistino, ŝi nomiĝis Janina Euzupowicz, kaj mi kun ankaŭ du kolegoj komencis perfektigi la lingvon. Ni lernis ĝis la fino de lerneja jaro, sed ne tro ofte. Post la fino de instruado, oni faris por ni ekzamenon. Mi kompreneble ĝi sukcesis. Mi devas aldoni, ke mi partoprenis en 1964 la landan kongreson en Lódz, kaj gajnis la tria lokon en oratora konkurso, Oni donis al mi premion, tio estis mia unua salajro en mia juna vivo, kaj granda evento. Ĉar, mi loĝis en Toruń, kaj en ĝi estis forta esperanta asocio, mi apartenis al tiu ĉi asocio. Mi tre agrable rememorigas tiaman tempon, sed tio daŭris nur tri jaroj, kaj poste...

Wednesday, November 11, 2009

La vivo 6- motacilo


... kiam mi alproksimiĝis al la loko de mia motacilo, ŝi tuj elflugis, kaj poste atente observis min. Homon interesiĝas ĉio nova, min ankaŭ, do mi levis la lignoŝuon, kaj rimarkis misteran neston kun kvin ovetojn. Mi eĉ prenis en la mano unu el ilin, kvankam mi estas konscia, ke oni ne permesas tion fari. Poste mi pripensis, ke ĝi eble ne akceptos la ovetojn. Finfine mi malofte vizitadis la lokon, kaj permesis al ĝi trankvile sidi sur sia trezoro....

Tuesday, October 20, 2009

La lageto 6



Ĉi someron, mi ĉefe laboris ĉe la insuleto sur mia lageto parto la unua "1". Nur, kiam komenciĝis sufiĉe varmaj tagoj ĉi jaron, do mi prenis simplan fosilon en manoj kaj ekis agado. Dum pasinta somero mi kun mia filo forigis radikojn de arbetoj kaj arbustoj. Sur insuleto mi decidis fari tri etajn lagetojn, tio signifas, ke mi fosis mane tiuj ĉi lagetojn, forĵetante torfon kaj koton. Krom tio mi plektis kaj fortigis la bordon pere branĉoj kaj vertikalaj bastonoj. Tio estis necesa, por ke la koto ne faliĝu denove en la akvon. Mi poste ĉion mezuros kaj priskribos. Mi ankaŭ faris du altaĵojn/insuletoj/ sur la unua lageto, parto "1" La altaĵojn servas por planti florojn. Eble al vi leganto tio aspektas iom nekompreneble, estonte, kiam mi havos la kameron, mi tion filmos.

Monday, October 19, 2009

La vivo 5- motacilo


Dum ĉi tiu somero la motacilo elektis strangan lokon por nesto.
Tio estis bordo de mia lageto, sub la lignoŝuo, la lignoŝuo servis al promenado.
Kiam mi laboris sur la lageto, ĝi min observis atente, sed mi eĉ ne supozis, ke ĝi intencas fari neston. Kaj iun tagon mi ekinteresiĝis, ĉar ĝi elflugis de lignoŝuo, jes ĝi komencis konstrui misteran neston...

Wednesday, September 9, 2009

La taglibro 2

Kial mi skribas taglibron:
- ĉefe por eternigi faktojn kiajn min interesas.
- perfektigi mian ne altan /mizera/ Esperanto.
- mi esperas, ke miaj geinfanoj eklernos Esperanton,
kaj ili tralegos ĝin.
- ankaŭ, amikoj kaj aliaj esperantistoj, rimarkante taglibron
volonte ĝin trarigardos.
- mi pensas, ke post multaj jaroj, mi ĝin denove ekvidos, kaj pripensos, kion
mi faris en mia vivo.

Tuesday, August 18, 2009

La lageto 5


Mia lageto konsistas el tri partoj. La unua kaj tria parto jam ekzistis de 1922, /mi pri tio jam skribis/ La duan parton mi fosis antaŭ kelkaj jaroj. La unua parto kuŝas proksime de la domo. Ankaŭ proksime de la domo kreskas altaj arboj. Tio estas danĝero al la domo.
Hodiaŭ 18.08.2009, mi finis formi de norda flanko de mia lageto, la bordon /parto 1/. La unua parto de la lageto estas plej longa kaj sufiĉe bele aspektas. Mi tion faris kelkajn jarojn. Kaj mi devas konfesi, ke laboro ne estas finita, kaj mi ofte riparas, kaj fortigas ĝin. Nun, mi permesis kreski diversajn plantaĵojn, por ke radikoj de la plantaĵoj fortigi bordon. La plantaj herboj estas tiel altaj, kaj superas min. Kiam mi promenas ĉe la bordo mi estas kontenta. Sed mi estas konscia, ke mi havos multon da laboro.

Monday, June 29, 2009

Ekologio 2


Kio signifas al mi ekologio: alta konscio kio ĝi estas, reduktado de troa konsumado, vivo de homaro harmonie kun naturo. Mi iam skribis, ke ekologio dependas de mi mem kaj de vi kara leganto. Sed ĉu tio estas tuta vero laŭ mi, ne. Niaj Ŝtatestroj ĉefe responsas pri malbona situacio, plivarmigado de klimato en la mondo, kaj pluaj konsekvencoj de tio. Kaj ili ne entreprenas taŭgajn rimedojn por redukti tiujn ĉi faktoroj. Ĝuste tiuj ĉi faktoroj: troa konsumado, aplikado de diversaj malĝustaj kemiaĵoj, batalo en la kosmo per sputnikoj kaj multe da aliaj. Kial ŝtatestroj ne agas en tiu ĉi direkto efike, ĉar ili timas, ke ili, en sekvontaj balotoj ne venkos. En mia lando oni eliminas malgrandajn bienetojn. Kial? Mi zorgos respondi baldaŭ. Sur la foto, leporeto, mi kreis anguleton al naskiĝo ĝuste de etaj leporoj.

Thursday, June 11, 2009

Sen kategorio - Plantaĵoj


Plantaĵoj - avokado
En Polujo ne kreskas tropikaj plantaĵoj, ĉar ne permesas la klimato. Do ni ofte eksperimentas planti ĝin en niaj hejmoj. Mi provis tion kun planto avokado. Mi prenis du kernoj de frukto de avokado kaj enmetis ilin en akvo, kaj atendos momenton, kiam kernoj rompos laŭ mezo vertikale. La eksperimento ekis en februaro 2009

Thursday, May 28, 2009

La lageto- 4


Krom la lageto, mi aranĝas ankaŭ aliaj detalojn de akva arkitekturo, sed tio daŭros tre malrapide.
La detaloj pliriĉigos akvan objekton. Inter alie antaŭ unu monato pere de fosmaŝino mi enŝutis "monteton" el tero de la lageto. Mi nun atendas momenton, por ke monteto stabiliĝu. Poste mi belformos ĝin, kaj nekste pluigos laboron.Mi mem estas interesa, kiel tio aspektos.

Tuesday, May 12, 2009

La lageto- 3


Mia lageto-3
Kvankam la lageto estas ne tro granda ĉirkaŭ /0,7 ha/ vivo en ĝi viglas. Vivas en ĝi ĉefe fiŝojn /9 specoj/ kaj ranojn. Printempo estas periodo, en kiu naskiĝas diversan estaĵojn, kaj ili servas poste kiel nutraĵon al aliaj pli grandaj akvajn bestetojn, ankaŭ por fiŝoj. La lageto ĉirkuigas arboj kaj arbedoj do estadas multnombraj birdoj kaj ili ankaŭ nestas. Malnovaj kaj grandaj arboj prenadas el la lageto multe da akvo, pro tio nivelo de akvo ĉiam malaltiĝas. Ĝuste malalta nivelo de akvo ege mi malpaciencas. Nuna jaro estas escepta mi ne memoras tian sekan jaron. Ĝenerale en mia lando nun ne pluvas, do estas granda sekeco.
Mi volas iomete malgrandigi grundon de lageto, pro tio mi iomete limigas vaporiĝo de akvo.
Kiam mi havas liberan tempon, do mi laboras ĉe mia lageto.

Friday, March 27, 2009

Esperanto 4


mia Esperanto - parto 3
... kaj en ĝi partoprenis nur duono da lernantoj, tio estas 18. Post kelke da tempo nia instruistino diris al ni, ke tri plej bonaj lernantoj vizitos Hungarujon. Tio donis al ni pli grandan motivon al lernado de Esperanto. Mi devas substreki, ke viziti fremdan landon jam estis granda sukceso, ĉar tio akiradis malmultojn. Ni memoru, tio estis 1962 en majo. Nia instruistino ĉion zorgis kaj ni ekskursis al Hungarujo. Ni veturis pere de trajno, sufiĉe longe, sed tre gaje. Tiam en Hungario estis landa kongreso en urbeto Keĉkemet. Ni knaboj estis tre fieraj pro tio kaj al ni tio estis ega travivaĵo, kaj mi memoras tiun eventon ĝis nun.
En tuta lernejo la Esperanton, oni instruadis en kelkajn klasojn, kiel nedeviga lernobjekto. La plej aktivaj lernantoj estis en nia klaso. Mi ankoraŭ memoras jenan fakton, mesaĝon, kiu cirkulis de klaso al klaso informante ĉiujn lernantojn pri nia ekskurso al Hungarujo. Sekvan jaron mi perfektiĝis...

Tuesday, February 17, 2009

La vivo 4

parto 1
Mi kaj vi alvenis el profunda krepusko,
kaj finiĝas al profunda krepusko.
Nur mezo estas hela spaco,
ĝi nomiĝas la vivo.
Plenumi nian vivon estas ega tasko.
Tiu ĉi tasko estas plej grava en la vivo.
La homa vivo foje iras supren,
kaj aliloke malsupren.
Laŭ mi nur simpla vojo - signifas trankvilon kaj feliĉon.
Sed tio atingas nur malmultojn.
Ĉu la vivo al ĉiu homo brilas hele?
Tia ĉi demando restas sen respondo.
Finfine la vivo pasas kiel fulmotondro.

Tuesday, January 27, 2009

Espernto 3


mia Esperanto- parto 2
... ŝi parolis en pola lingvo. Ni junaj gelernantoj ege ekinteresiĝis kaj aŭskultis ŝian parolon pri Esperanto. Mi kaj mia kolego eĉ ne kredis, ke lingvo Esperanto povas esti tiel forta en la tuta mondo. Mi devas substreki, ke tio okazis en 1962, kaj angla lingvo ne estis tiel populara kiel hodiaŭ. Mia klaso ĉambron enhavis 38 gelernantojn, kaj ni ĉiuj estis feliĉaj, ke ni posedos eblon tiun ĉi lingvon. Mi aldonas, ke ŝi ankaŭ instruis nin tri lernobjektoj el kemio. Ŝi nomiĝis Bożena Bieszk, kaj dum la unua leciono ŝi starigis kondiĉon. Post tri lecionoj ni povas rezigni aŭ daŭrigi pluan lernadon. Komenciĝis la kvara leciono...

Thursday, January 15, 2009

La vivo 3




Nia Tera kastelo vintre por ni de birdoj estas malfacila

Bonan apetiton. Dankon, kara amikino.
Bongusta manĝaĵo, jes vi pravas, hodiaŭ sufiĉe mola. Nun nia arbara manĝejo malpleniĝis
Estas ja vintro, sed mi preferas freŝan manĝaĵon, precipe insektoj. Sur salikoj estas bonkvalitaj ......
Vi jam scias pri malsana saliko kaj ŝia maldekstra branĉego.
Jes, kaj mi timas, ke oni ŝin fortranĉos.
Temperatura hieraŭ estis -10C*.

Wednesday, January 14, 2009

Esperanto 2



-mia Esperanto- parto 1
Mi esperantiĝis en septembro 1962, kompreneble mi troigis,
ĉar mi nur komencis lerni la lingvon de Esperanto.
La aventuro kun ĝi daŭras ĝis nun.
Mi devas konstati vere, ke tiu ĉi aventuro mi rompigis.
La paŭzo daŭris ĉirkaŭ 45 jarojn, sed ĉio laŭ vice.
Estis lernobjekto en mia mezlernejo, kiun oni nomigis " leciono de edukado"
Kaj nia Profesorino de kemio alportis diversajn esperantajn gazetojn,
kaj ŝi disdonis al ŝiaj lernantoj, preskaŭ ĉiuj ricevis kaj volonte ni rigardadis sekrete poste, ŝi ekparoli mallongan esperantan prelegon kaj nekste....

Sunday, January 11, 2009

La vivo 2




Kion vi faras virkoko?
-vi konscias Petro, ĉar vi estas pli saĝa ol mi.
-tio estas mia devigo, kaj ankaŭ agrableco.
-vi estas antaŭ... aŭ post....Ne gravas.
Ĉu vi scias mia ulo ke mi de frua mateno ĝis
posta vespero devas forte labori
-mia haremo estas tro granda por mi,
kaj pripensu tion, ke mi subtenas la kokan vivon.

P.S. mi posedas ĉirkaŭ 80 kokinojn kaj nur unu virkoko,
kaj bredas ilin ekologian manieron.
La tuta koka familio faras malordon ĉirkaŭ mia domo.

Thursday, January 8, 2009

Saliko


Tre valora saliko, kio nova kun vi.
Mi malsanas, mi vidas tion.
Vi Petro, sidas en domo, kaj mi staras eksteren.
Ventego malutilis branĉego maldekstra
Mi eĉ ploris per mia valora suko.
Saliko vi estas jam maljuna.
kaj pro tio ankaŭ malforta,
kaj via interna orgeno inflamigis.

daŭrigota

Tuesday, January 6, 2009

Mia lageto 2

Kiam mi rigardas belajn ĝardenojn en la mondo/nur per televido/do mia koro kaj pensoj ĝojiĝas mi.
Mi revas pri la samo,sed... mi komencis krei tion, kvankam laboro
estas peza, ĉar mi fariĝas malpli juna.
Eble mia filo post mi daŭrigos mian revon, kvankam mi dubas pri entrepreno,ĉar li intencas dediĉi al scienca laboro en fizika temo.
P.S. En mia distrikto/Pomeranio/ hodiaŭ estas minus -18*C, mardo, 6.01.2009

Monday, January 5, 2009

Fotojn

Mia areo,/nur flava/plue nia vilaĝa preĝejo.

Esperanto

Mi, kaj ĉiu Esperantisto dezirus, ke Esperanto estiĝu internacia Lingvo en la Mondo.
Sed estas plej grava demando. Ĉu ni jam pretas?
Ne sufiĉe koni la Lingvon sed disvastigado ĝi estas tiel sama malfacila entrepreno, kaj aplikado ĝi en kutima vivo.
Mi komparas tion al/ teknike science/ eltrovinto.
Eltrovinto aŭ lia helpanto devas serĉi metodon ĝuste adapti tion kiel novaĵon, aliloke lia ega penado estos forgesata. Nature nia metodo estas ĉiam vivanta kaj aktuala. Sed ni bezonas grandan Gvidanton Zamenhofon II.
La efika metodo rilatas ankaŭ al Esperanto. Mi persone pensas, ke" EGA" teamo de Esperanto venkos malfacilaĵon