Wednesday, October 21, 2020

COVID 19 - en Pollando

 

Hodiaŭ malĝoja sciigo, ĉar en mia lando malsanis je COVID -19 dek mil homoj. Tio estas la plej alta kvanto de komenco, kiam alvenis malsano. La situacio estas danĝera. Oni enkondukas novajn rigorojn, malgraŭ tio estas homoj, kiuj malobservas, kaj neglektas situacion. Tio konsekvence iras, ke ĉiun tagon pligrandigas malsanulojn.
Oni antaŭvidas, ke virusa malsano daŭros sufiĉe longe, kaj verŝajne ĝi restos por ĉiam. Multaj sciencaj laboratorioj en la mondo laboras por efika medikamento je ĉi viruso, ankaŭ en mia lando. Mi devas konfesi, kiam oni diris pri COVID19 en decembro pasintan jaron, tute ne kredis, ke ĝi tuŝos homaron en tuta mondo. Verŝajne malmultaj homoj pensis, ke ĝi disvastiĝos tiel rapide, kaj tuŝos homaron.

 Fotografio montras konstruo de nova hospitalo.