Saturday, January 30, 2021

Mia familio

 Hieraŭ forpasis mia frato, li aĝis 73 jaroj - Józef. Do, nia tuta familio funebras. Dio protektu pri li.

Sunday, January 17, 2021

Abeloj dum januaro - 2021





Abelujoj en vintra pejzaĵo



Ĉu la vintro surprizis min, certe jes, ĉar mi ne supozis, ke ĝi estas tiel akra. Kvankam oni aŭguris tiel!
Reale ĝi komenciĝis de la unuaj tagoj de nova jaro 2021. Fakte la unuaj tagoj estis mildaj, iomete frostis, esd ĉio aspektis bone. Ni ja alkutimiĝis al mildaj vintroj, do, mi pensis, ke vintroj estos similaj al antaŭaj. Finfine enidentiĝas alie, sed oni antaŭvidos, ke baldaŭ estos pli varme.
Vere, mi ektimiĝas ĉefe pro miaj abeloj, ĉar mi rimarkis, ke ili jam havas malmulte da manĝaĵo, kaj eblas, ke kelkaj el abelsvarmoj povos morti.
Verdire jam dum decembro ses svarmoj jam mortis, ĉefe pro manko de nutraĵo, Do, mi ege malpaciencas, kiel ili daŭros la sekvaj tagoj. La  lastaj tagoj de la somero kaj la aŭtuno ne abundis en nutraĵo, krome ili estis tre aktivaj pro varmaj tagoj, kaj ili elĉerpis siajn fortojn, tio kaŭzis je malprofita situacio al abeloj.