Friday, December 31, 2021

La jaro 2021 finiĝis!

La lasta tago de jaro 2021 sen frosto, kaj sen neĝo. Hodiaŭ ĵus vetero sufiĉe milda, sed ĉielo nebula, tio kaŭzas, ke tago ŝajnas esti dekadenca. Dum decembro tagoj estis preskaŭ sen sunaj. Sur la fotografio ni vidas restaĵon de neĝo.

Sunday, December 26, 2021

Decembro - 2021

Nuntempa festo - Kristnasko, do ankaŭ birdetoj volas konsumi ion pli bonan. Ni vidu ilin dum manĝado, sed kia konkurenco. Mi filmis tion el mia fenestro.

Friday, December 24, 2021

KRISTNASKO - 2021

Mi bondeziras al ĉiuj miaj legantoj: Ke Kristnaskaj deziroj realiĝu, La malfacilaj kaj facile atingeblaj. Kaj plenumu la grandajn kaj la malgrandajn realiĝi Parolante laŭte aŭ tute ne.

Monday, December 13, 2021

Antaŭ 40 jaroj.

Precize, 13 an de decembro antaŭ 40jaroj oni enkondukis la staton de milito en Pollando. Mi bone tiun ĉi daton memoras, estis dimanĉo, kaj en televido parolis ĉefministro de lando Wojciech Jaruzelski, kaj li anoncis 'staton de milito' La kaŭzoj estis multe. Sed li klarigis, ke minacas al la lando kaoso, destabilo de lando, kaj tio laŭ li kaŭzus batalon inter fratolandanoj. Kion diras Prof Roszkowski nun:“Oni povas diri, ke komunismo estis sistemo, en kiu la aŭtoritatoj konstante batalis kontraŭ la socio, uzante perforton kontraŭ la loĝantoj, sed la fakto, ke militjuro devis esti aldone deklarita, okazis nur en komunista Pollando en decembro 1981. En lastatempa historio, neniam okazis, ke la aŭtoritatoj de lando deklaris militon kontraŭ sia socio " Tiam en pola socio estis granda konscienco, kaj ni volis esti sendependa lando, kaj diversaj grupoj, precipe laboristoj kreis movadon "Solidarność". Tiu agado ne plaĉis al aŭtoritatoj. La milita stato daŭris de la 13a 1981 de decembro - ĝis julio 1983. Mi aldonu, ke mi apartenis al solidareco /solidarność/

Saturday, December 11, 2021

Sur mia birdkortejo

De kelkaj tagoj jam regas vintraj kondiĉoj. Do, vidataj abelujoj, kaj en ili abeloj devas apliki specialan ŝparan vivon, por ke ili ĝisdaŭru ĝis printempo. Sed, mi devis helpi por tio jam aŭtune. Ankaŭ por kokinoj ŝanĝiĝis kondiĉoj, ili povis promenadi senlime sur kampon, sed nun, kio okazis, neĝo malhelpas promenon ĉien por kapti konvenan manĝon, precipe ili ŝatas herbaĵojn verdajn. Krom tio ankaŭ .. Mi bredas ĉi tiujn specojn de bestoj por havi ian profiton, ĉu granda - ne, sed produktoj estas ekologiaj, kaj ĉio tio estas mia hobio, krom aliaj.

Saturday, December 4, 2021

Mia malsano - koro 1

Antaŭ unu jaro mi havis miokardia infarkton /aorta nesufiĉeco/, pli precize ĝi estis 11.04.2020. Mi alvenis al nia regiona hospitalo, ĉar de longa tempo mi fartis malbone, mi aldonu, ke tio estis en sabato. Niaj lokaj kuracistoj ne ĉiam zorge akceptas malsanulojn, plej parte oni donas medikamentojn por paciencigi ulon. Mi tion antaŭvidis, kaj petis nian lokan kuraciston, ke ŝi donu al mi direktilon al hospitalo jam vendrede, sed vendrede ne iris al hospitalo, pensante, ke mia sano stabilos. Finfine, mi trafis en manoj de kuracistoj. Karaj, kia doloro en la brusto, tio estas ne priskriebla, brusto estas disŝirata, mi ne povis trovi lokon por si, nek sidi, nek kuŝi, nek iradi, krome, doloro de kapo, tre alta tension /sango-premon/ La temon mi daŭrigos.