Sunday, April 28, 2019

Cignoj kovas sur mia lageto

Ĝi dolĉe dormas
Printempo jam longe komenciĝis, do ĉio ekster nia hejmo vekiĝas  por la vivo en la naturo, tio daŭras de jaroj, vero komprenebla.
Nur gravas, ke ni homoj ne malhelpu, kaj ne ĉerpu tro forte koron de naturo. Mi apartenas al homoj, kiuj protektas la naturon, nune trafis al mi granda feliĉo, ĉar sur mia lageto kovas cignojn. Ili, pli konvene ĝi, jam sidas tri semajnojn. Kaj, mi preskaŭ ne alproksimiĝas al nesto, ĉar cigno- ino malpaciencas. Sur la foto, ni vidas, ke ĝi estas dormanta, jes, ĝi senmuvas, nur iam levas kolon. Vircigno naĝas kaj ofte baniĝas, kiam ĝi min vidas tuj naĝi al sia edzino. Tio estas amuza.
Ankaŭ aliaj birdoj kovas sur akvo: anasoj, fulikoj. Ĝenerale ĉiuj birdoj vivas en la paco, nutraĵo por ili sufiĉos, mi tiel pensas.
Ĝi esprimas sian ĝojon
Ho! naturo ĝi estas bela, sed samtempe tiel kruela

Monday, April 22, 2019

Pri ekologio - ĉiam aktuala temo

poeto kaj Fondinto de LBV, Alziro Zarur (1914-1979)

 “Plej Granda Honto

“Patrin’ Naturo, mi – Poet’ kaj ido
Via, en vian sinon, mi envenas.
Sufiĉas vin rigardi, mi ekvidas
Mizeron grandan sur la homa vojo.

“Kaj mi konstatas tian malprudenton,
Kaj antaŭ vi, Patrino, mi rekonas:
La homo, nur, makulas vian helon
Per la mensog’ cinika pri progreso!

“Antaŭ via grandega malavaro,
Serena, absolute admirinda,
La homa vanto tute malaperas...

“Kaj ho Patrin’ Naturo, min hontigas,
Se mi rigardas vin kiel Patrinon,
Ke estas mi mem unu el la homoj!”


Autoro de poemo: Alziro Zarur

Monday, April 15, 2019

Miaj lagetoj - cignoj

Mia ĝojo estas granda pro tio, ke sur unu el miaj lagetoj fondiĝis cignoj la nesto. Ili longe penetris lageton por trovi konvenan lokon por konstruii ĝin. Finfine ili trafis lokon, kaj komencis loboron, tio daŭris nur du tagojn. Sed imagu al si, ke post tri tagoj, ili ŝanĝis decidon. kial? Eblas pro tio, ke nesto estis tro proksime de bordo, aŭ, ke mi preterpasis pli proksime de ili, mi vere ne scias kaŭzon. Kaj nun estas jena situacio. Ili konstruis novan neston. Cignino jam sidas sur nova nesto kvar tagojn sur ovojn. Ĉu ili sukcesos havi idojn? Tio estas granda enigmo.