Wednesday, May 31, 2023

La monato majo

Kial mia monato majo tiel rapide pasis. Tamen, tempo kuras egale, kaj mi ne povas ĝuii majan belecon senĉese.

Wednesday, May 3, 2023

Pola historio - Konstitucio el 1791 jaro

La dua Konstitucio en la mondo kaj la unua en Eŭropo estas nediskutebla atingo de la pola politika penso. Tamen ni devas ankaŭ memori, ke la alpreno de la Konstitucio la 3-an de majo estu traktata kiel averto. Averto kontraŭ aliĝo al reformoj kaj agoj tro malfrue. Preskaŭ ĉiuj teroj de la Respubliko fortranĉitaj de la Unua Dispartigo de Pollando elektis la Konstitucion, sed ĝi ne estis la plimulto de deputitoj al la Sejm /parlamento/. Jen unu eltiraĵo de la Konstitucio: "Ni anoncas plenan liberecon por ĉiuj homoj, kaj novuloj kaj tiuj, kiuj, unue forlasinte la landon, nun ŝatus reveni al sia patrujo, tiom kiom ĉiu persono ĵus alveninta aŭ revenanta al la ŝtatoj de la Komunumo de iu flanko, tuj kiam li piedos sur la polan grundon, li estas libera uzi sian industrion kiel kaj, kie li volas, li estas libera fari interkonsentojn pri kompromiso, laboro aŭ luo, dum li konsentas, li estas libera ekloĝi en urboj aŭ vilaĝoj, li estas libera vivi en Pollando aŭ al la lando, al kiu li volas reveni, plenuminte la devojn, kiujn li memvole alprenis."