Monday, October 30, 2023

La monato oktobro - 2023

La fino de oktobro, kaj kia bela, suna tago tagmeze, la temperaturo estis plus 15 gradoj. Estis ja bela tago, ĉar la abeloj eĉ alportis polenon al la abelujoj kaj amase elflugis el la abelujoj. Sur la muroj amase aperis ankaŭ kokcineloj, serĉante dormilon antaŭ la vintro. La sola afero, mankas papiloj ĉi-jare. Ĝenerale, oktobro estis sufiĉe varma monato. Tamen, estis malmulte da pluvo. Do, granda lageto apud la domo estas malplena da akvo. Eblas, ke iom kreskiĝas nivelo de akvo pro falantaj folio de arboj, ĉar folioj prenas grandan kvanton de akvo el lageto.

Friday, October 13, 2023

Malfacila tago!

Ĉiu tago de la vivo de homo ne ĉiam estas feliĉa, sed oni devas vivi kun ĝi. Hodiaŭ estas vendredo kaj la dektria tago de la monato, kaj ĝi montriĝis sufiĉe malagrabla por mi. Sed mi pensas, ke ĉio finiĝos bone. En nia lando, multaj homoj diras, ke estu kiel eble plej malmultaj tagoj, sed multaj homoj kredas, ke tio estas superstiĉo. Sed aliaj diras, ke ĝi estas ordinara tago kiel ĉiu alia. Ĝenerale, tiaj tagoj estas malfacilaj por mi. Do, kio okazis?

Friday, October 6, 2023

Miaj bestoj - hundino "reksia"

Hodiaŭ mi havis malĝojan tagon, ĉar mia hundino forpasis eterne. ĝi aĝis 15 jaroj kaj estis malsana nur unufoje, antaŭ 5 jaroj. Feliĉe tiam bone finiĝs. Kaj nun la situacio okazis subite kaj ĝia malsano daŭris 4 tagojn, komence tio aspektis ne tiel danĝere, sed hieraŭ ĝi matene laŭte bojiĝs, la bojiado estis dolora. Do mi tuj iris al veterinaristo, li aplikis injektojn, k donis ankoraŭ kuracilon, tamen nonio helpis, ĝi doloris tutan tagon. Dum nokto ĝi dormis 4 horojn, kaj hodiaŭ matene forpasis.
Nun estas la tria tago, kiam ĝi pasis, kaj mi ne povas pensi, kial ĝi pasis. Mi aldonu, ke ĝi estadis ĉiam en hejmo.