Saturday, November 13, 2021

Pli bona vojeto?

Tion mi devas fari. Tial, por ke mi havu pli perfektan trairadon je la dua flanko de kampo, ĉar tien estas eta stanlejo. La ĉefa barilo estas lageto, ĉar ĝi tion malhelpas. Ĝis nun tio ankaŭ estis ebla, sed hodiaŭa jaro estas iom pluvema, kaj akvo en lageto iom pli altiĝu. De kiam mi posedis tiun ĉi posedaĵon, komence, mi forigis arbustojn el la estonta vojo, sekve ĵetis koton, sablon, kaj sur ĝin kuŝis tranĉitajn lignojn. Nun mi scias, ke tio estis primitiva laboro, tamen, servis du jarojn. Ĉiun jaron mi plibonigis vojon, sed ĉiam estis malfacilaĵoj por trairi je la dua flanko, pro malsekeco, moleco. Finfine, mi decidis, ke vojeto estos perfekta. La laboro estis laŭ mi slida, forta, kaj mi pensis, ke ĝi servos tre longe, Sed mia pensado estis falsa. Jes, lignoŝuo servis kelkajn jarojn, poste, de tempo al tempo ion difektiĝu, do ĉiam, mi devis ripari. Laste ligno komencis putri, kaj ĉio faliĝi. Nun, mi ekis konstruon de nova vojeto, nur, ĉu tio sukcesos.

No comments: