Thursday, May 20, 2021

La monda tago de abelo-j

Hodiaŭ estas "La monda tago de abelo-j" Tamen, mi ne scias de kiam oni ĉi tagon 'solenas'. Sed bonas, ke ĝi ekzistas, ĉar multon da homoj kvankam dum tiu ĉi tago pripemsas pri abeloj. Kiam ni diras, ke abeloj estas insektoj, do, mi iomete indigniĝas, ĉar miaopinie ili estas tre utilaj pro mielo, ankaŭ pro polenu florojn. Mi skribas pri abeloj, ĉar hobie okupiĝas pri ili, krome, mi ŝatas ilin. Mia okupo kun abeloj estis hazarda, kaj estas ne tro longa, en tiu ci fako enkondukis min mia pli aĝa frato. Verdire, mi nenion sciis pri abeloj, kaj paŝo post paŝo konigadis sekretojn pri ili. Nun estas multe da filmetoj ĉe jutubo, kaj mi ekis pli detale rigardi filmetojn, ĉerpu informojn, indikilojn de aliaj abelprofesiuloj. Ĝenerale, tio estas mafacila fako, kaj ne ĉiam donas bonajn profitojn. Sed por amantoj de abeloj tio estas fantastika aventuro.

No comments: