Saturday, October 30, 2021

La lasta tago de oktobro

La lasta semajno estas agrabla por ni, antaŭ ĝi ni havis ventegajn tagojn, sed nun estas bela senventa vetero. Tio ankaŭ min ĝojiĝas, temperaturo atingas dum tago eĉ 15 - 18 plusaj gradoj. Mia indikilo, alie, abeloj volonte flugas, kaj alportas al siaj abelujoj ankoraŭ la polenon, ĝi devenas el plantaĵoj de sinapo. Papilioj - miaj ŝatataj jam kaŝiĝis, kelkaj el ili trovis lokon en mia kelo, sed multe da larvoj de papilioj perdiĝis, ĉar ili malfrue naskiĝu. Akvaj birdoj ankaŭ jam forflugis, al pli favoraj terenoj, kvankam estas sufiĉe varme ĉe ni.

1 comment:

Piotr said...

Pardonu, mi mise skribis, ĉar hodiaŭ estas dimanĉo la lasta tago de oktobro, sed ankaŭ bela tago. La planto nomiĝas /latine - Reynoutria japonica/ mieldona planto.