Thursday, August 31, 2023

Mia lageto dum aŭgusto - 2023

La bildo indikas, ke lageto ne ekzistas nun. Sed, mi pensas, ke post iom da tempo ĝi denove funkcios. Tio okazas pro vetero, seka somero, preskaŭ ne pluvis
Kokinoj serĉas helikojn ĉe la fundo de la lageto

Tuesday, August 29, 2023

Iom pri miaj abeloj

Iom pri mia pasio. Nu, ĉi-jare mi pliigis la nombron de abelsvarmoj je dudek abelujoj. Nuntempe estas kvardek kaj estas multe da laboro por zorgi ilin. Koncerne la mielrikolton, ĝi ne estis tiel bona. La ĉefa kialo estis sekeco. Mi prenis nur mielon el 15 abelujoj, kaj averaĝe ĝi estis 12 kg el unu abelujo. Pri la aliaj abelsvarmoj, mi devis certigi, ke ili bone disvolviĝas, kaj mi havis malfacilaĵojn pri tio, ĉar la reĝinoj ofte pereis, estis mortantaj kaj mi devis anstataŭigi per novaj. Nuntempe estas kompleta manko de manĝaĵo en la kampo, ĉar la floroj velkis pro manko de pluvo. Mi maltrankvilas, ĉu la abeloj sukcesos poste. Fine, mielo estas, sed mankas aĉetantoj pro kosto. Nun produktoj en mia lando estas multekostaj, sed mielo ne estas produkto tiel grava en mangado. Ho, la lasta nokto abundis pluvon, do, la vetero iom pli favoras por ni. Ĉu jam finiĝas la somero. En la foto, luzerno, sur kiu abeloj volonte sidas