Wednesday, August 31, 2016

Prognozo por Septembro?

Lago - kilolskie
La lasta tago de aŭgusto aŭguras, kiel vetero estos dum septembro - tiel diras pola proverbo. Do, ni suspektu, ke vetero estos suna kaj sen pluvo. Tio signifas pluan sekecon en mia regiono. Terure! 
 Eĉ lastaj tagoj de aŭgusto estis kun temperaturo pli ol +30*C


Monday, August 29, 2016

Mia familio - nepo Adaś

Li kalkulas florojn
Mia nepo Adaś hodiaŭ festas la duan datrevenon de naskiĝo. Gratulon!
p.s. fotografio el monato majo

Wednesday, August 24, 2016

Tio kaj alio

Ni vidas maŝinojn proksime ĉe mia domo.
Finfine, onin riparas la straton, ĉe kiu mi loĝas.  Laboro iras tre rapide.
Nun ĝi aspektas glate kaj bele.

Monday, August 15, 2016

15.08 - samtempe du festoj

soldatoj dum defilado
Hodiaŭ en Pollando okazas du festoj; ŝtata kaj religia. Tago de soldatoj de Pollando, kaj la dua religia /pole/WNMP

Wednesday, August 10, 2016

Bagateloj ili gravas en nia vivo

inter lupino kreskis ankaŭ cejano
Bagatelo, sed nia vivo konsistas ankaŭ el bagateloj. Imagu, ke mia kokino kovis nur unu idon, belan idon, hodiaŭ atakis ĝin akcipitro, kaj finfine ĝin mortigis, mia bedaŭro estis granda.
Krome, oni rikoltis grenon, sed ĝi estis tre malseka, ĉar dum la lastaj tagoj pluvis. Do, por mi estos iom da laboro.

Sunday, August 7, 2016

Iom pri bagateloj

produktoj el vasko
Ĉiu tago portas al ni tiom da eventoj, kaj ni havas problemon taksu ilin. Estas tre gravaj aferoj, ankaŭ bagateloj, sed por individua homo la lastaj eĉ gravaj. Mi nun pri bagateloj, hodiaŭ okazis en mia regiono - Zaĵeĉevo /Zarzeczewo/ tagoj de mielo, do mi kun kolego vizitis ĝin. Oni prezentis en budoj ilojn por bredado de abeloj, ankaŭ produktoj, mielojn en diversaj gustoj, krome plantoj, kiujn ŝatas abeloj. Mi aĉetis iom da iloj.
 Ne incitu abelojn, ĉar ili mordos vin

Vespere renkontis min aventuro kun abeloj, finfine ili min tre mordis, kaj mi estas puŝita, precipe manoj. La situacio okazis al mi unufoje.