Thursday, February 24, 2022

Kaj tamen milito en Ukraino

Karaj amikoj, mi emocie reagis je milito en Ukraino. Nun en Eŭropo estas tre danĝera situacio. Mia lando proksime ligas kun lando Ukraino, kaj probable homoj el Ukraino migros al Pollando, nia ŝtato akceptos ilin. Ruslando strebas detrui Ukrainon. Kial estas milito en Ukraino? Miaopinie tio okazis, ĉar ĉefministroj, prezidentoj de okcidentaj landoj ne volis pli bone scii pri karaktero de Putin, kaj liaj imperiaj planoj. Certe ili sciis, sed ili preferis silenti. Tio estis oportuna posteno. Ja tio daŭris de 2014 jaro. "Ne al glavo sangon soifanta" - la citaĵo el nia Himno la Espero. Ĉu devu morti multe da homoj por plenumi ambicion kelkaj personoj el Kremlo, grave Putin, ili havas propran kapricon, kaj ordonis invadon.

Tuesday, February 22, 2022

Ukraino - ĉu milito?

La mondo jam scias pri hodiaŭa invado, la parto de Ukraino estis aneksita al Rusio. Sed, estas demando, ĉu agresanto paŝos antaŭen, kaj atakos pli da teritorio de Ukraino. La situacio ripetiĝu, kiel en la jaro 2014, tiam estis kunligita kun Rusio granda parto de Ukraino - provinco - Krimeo Lige kun tio estas surmetitaj sankcioj, financaj, personaj, politikaj sur lando Rusio. Faris tion jam kelkaj landoj.