Monday, January 31, 2022

Januaro de 2022 jam estas historio

La lasta tago de monato januaro, bela, suna, senventa, eĉ el kvin abelujoj el elflugis abelojn. La vetero taŭgis por promenoj.
Se mi skribas pri abeloj, do, tri abelsvarmojn pereis pro mia kulpo dum januaro. Ĉefa kaŭzo pro malvarmo, ĉar mi ne tro sufiĉe varmigis abelujojn antaŭ frosto. Simple, mi neglektis aferon, oni povas tiel diri, sed tio influis pro mia certeco, ke ĉio estis bone preparita. Evidentiĝis alie.
Nun en mia lando ĉiuj lagoj, lageto, riveroj disfrostiĝis - vintre. Ankaŭ sovaĝaj anseroj 'freneziĝas' ilin ne povas trovi konvenan lokon senĉese migri de norde al sude, kaj diverse. Grandaj gromadoj lokiĝis en niaj proksimaj lagoj, post iom da tempo ili deflugas, sekve aliaj gromadoj alflugas. Tio estas stranga afero. Mi ĉi tiun sitacion rimarkis jam la antaŭan jaron. Ĉio miksiĝas ĉe birdoj.

Sunday, January 30, 2022

La monato Januaro

La nomo de la unua monato de la jaro devenas el antikva tempo. Kaj, kiu estas ĝia patrono? Januaro en la angla estas JANUARY, kaj ĝia nomo venas de la nomo de unu el la plej gravaj Old Vital-diaĵoj adorataj en Romo - Janus. La latina nomo de Januaro - Ianuarius venas de li, ĉar Janus estis konsiderite la dio de ĉiuj komencoj, la gardisto de pordegoj, trairejoj kaj pordoj. Ĉiuj nomoj de la monatoj en la angla venas de la tempoj de antikva Romo, kiam la oficiala kalendaro estis formita. La nomoj de monatoj, preskaŭ ĉiuj esperante similas al anglaj. Kaj, pole, kiel tio sonas / STYCZEN / - En la kazo de januaro, la origino de la nomo ne estas klara. La nomo de ĉi tiu monato povas veni de la verbo ligi, ĉar ĝi estas la kuniĝo de la malnova kaj la nova jaro. La bildo: foto el mia lageto

Monday, January 17, 2022

Vintra tago - 2022

Hodiaŭ vetero iom surprizis min, kvankam, tagoj vere estas vintraj, sed... La lastaj tagoj estis senneĝaj, sed iom frostis /-2* ĝis -5*C/ en mia regiono. Hodiaŭ de mateno pluvetis, kiam mi iris al miaj lagetoj ĉirkaŭ 1 km, sed tuj komenciĝu pli grize, eĉ mallume. Mi pripensis, rapide revenu al domo. Do tiel faris mi, Reveno estis fatala, ĉar ege pluvis, sekve, pluvo ŝanĝiĝis en neĝo, krom tio sekvu neĝoŝtormon kun fulmtondron. Finfine, mi atingis domon frostiĝanta kaj malseka. Danĝera promenado. Oni diras, ke 17 - an de januaro estas tago nomita de depresia tago. Por mi ĝi estis nur normala tago, interese kia estos nokto. Sur foto - mia lageto

Tio kaj alio

Mia kvar jara nepino Zosia antaŭ nelonge alproksimiĝis al mia tablo, kiam mi sidis ĉe ĝi, kaj diris senpere. Avo, kial vi havas tiel grandan malordon sur via tablo. Mi kompreneble iom hontiĝis, kaj respondis al ŝi, ke tuj mi komencas ordigi mian tablon. Sed tio estis nur ŝajno, ĉar ĝis nun mi tion ne faris. Pasas tago post tago, sed mi pensas, kiam mi purigas tablon de senbezonaj objektoj. Interaie, kajeroj, folioj, memoraĵoj, ŝtonetoj, malnovaj kalendaroj de 10 jaroj, libretoj, ktp. Simila situacio estas kum mia tablo kum medikamentoj, kies mi aplikas, ĉar sur tablo estas ankaŭ drogoj, kies mi ne aplikas. Purigi la tablojn tio estas mia tasko por la jaro 2022, sekve invitos ŝin, kaj montros, ke mi plenumis promeson.

Saturday, January 8, 2022

"Koronaviruso ŝanĝas sian vizaĝon" - Omikron

"Koronaviruso ŝanĝas sian vizaĝon", venki ĝin estos "grandaa defio", diras la fama itala virologo Ilaria Capua. En la ĵurnalo Corriere della Sera ŝi skribis, ke la Omikron-variaĵo estas la "kuzo" de la origina viruso, kiu multe ŝanĝiĝis kaj tial evitas la imunreagon. En teksto publikigita sabaton, prof Capua de la Universitato de Florido emfazis, ke estas "tro iluzie" atendi, ke kun la alveno de 2022 eblos eliri el la pandemio. Laŭ ŝia opinio, la koronavirus, ankaŭ en la venontaj variantoj, kiuj aperos, akompanos homojn, sed ankaŭ diversajn speciojn de bestoj dum multaj jaroj. Ŝi rimarkis, ke pli ol 30 procentoj de sovaĝaj cervoj en kvin usonaj ŝtatoj estas infektitaj per la viruso. "Bedaŭrinde, ni estas ĉe la komenco de makrociklo, kiu povus daŭri centoj da jaroj," diras la itala sciencisto. Sufiĉas, ŝi aldonis, rigardi la kurson de morbilo en la lastaj 2000 jaroj, post kiam ĝi ŝanĝiĝis de unu specio de brutaro al homoj. Ilaria Capua rimarkis, ke la noveco de la varianto Omikron estas, ke ĝi komencas fariĝi nova serotipo SARS-CoV-2. Ĉi tio signifas, ŝi klarigis, ke ĝi signife diferencas de la origina trostreĉiĝo de Vuhano, Ĉinio antaŭ du jaroj, kaj de ĝiaj tujaj posteuloj, kaj do eble parte eskapas imunreagon. La esploristo priskribis ĝin figure: „estas kvazaŭ dum ĉi tiuj du jaroj, kuzo Omikron kreskigis siajn harojn, barbon, liphararojn kaj ĉiam portis sunokulvitrojn por ke la fotilo en la poŝtelefono kaj la algoritmoj de rekono de vizaĝo ne rekonus lin kiel Alfa, Gamma aŭ. Delta faris. ". Kiel, Capua indikis, Omikron "ne lasos nin bruligi pro ĝia alta infekteco". Ĉi tiu viruso estas malsama, ĝi ŝanĝiĝis kaj tial homoj, kiuj estas vakcinitaj plurfoje, infektiĝas per ĝi, ŝi aldonis. Konklude, la virologo rimarkis: "Kiel kun aliaj virusoj - morbilo kaj HIV, ni devos kunekzisti kun Sars-CoV-2 kaj ĝiaj sennombraj posteuloj dum longa tempo kaj fari la plej bonan uzon de niaj scioj kaj preventaj rimedoj; ĉi-lasta, kompreneble, konstante evoluanta". Coronavirus ŝanĝas sia vizaĝo. Kial Omikron evitas la imunreagon?

Thursday, January 6, 2022

La festo - Tri Reĝoj

Kiel kutime, de 14 jaroj okazas marŝoj dum festo de katolika festo 'Tri Reĝoj' / z okazji święta Trzech Króli/ la 6 -an de januaro. Ankaŭ en mia loĝloko tio sekvis. Post la meso komenciĝis procesia marŝo de partoprenantoj. La procesion malfermas kompreneble 'Tri Reĝoj', sekve iras aliaj personoj de tiu ĉi ceremonio: Sankta Mario, Jozefo kun eta Jesuo, anĝeloj kaj aliuloj. Marŝo aliradis al centra punkto de vilaĝo 'rondo', kie situas konstanta por tiu tempo 'Betlejema stalejo'. Tien okazis, preĝoj, deklamoj, kantoj. En mia lando similaj aranĝoj oni organizas pli ol en 950 lokoj, la plej granda okazis en Varsovio - ĉefurbo de Pollando. La vidaĵo estis bela okazo por ke demomstri alkutimiĝo al sia credo, krome tio evidentiĝis bela spektaklo por loĝantanoj, kaj eterna memoraĵo al la sekvaj popolanoj.